>> Mireille Corobu : >> Tiu maniero diferencigi la francianojn ekzistas en mia lando sed multe >> pli marĝene ol penseble. >> Mireja
> Teodoro Sankaro : > Ĉu vere? Mia impreso estis ke en Francio, la "maghreb"-uloj ne estis > konsiderataj (de la meza loĝanto)) kiel "francoj", kvankam ili naskiĝus > en Francio kaj parolis la lokan dialekton. Ĉu tia impreso estas falsa? Sed kio estas "franco"? Se vi komprenas ĝin kiel "ano de franca etno", eble vi pravas sed mi ne scias kio estas la "franca etno", kaj ne nur mi: la plejmulto de francoj scias ke iam ili apartenis al unu el la diversaj francaj etnoj sed ili ne sentas sin apartenantaj al la nebula "franca etno". Mireja
