>> Mireille Corobu :
>> [...]
>> Tiu maniero diferencigi la francianojn ekzistas en mia lando sed multe
>> pli marĝene ol penseble.

> Sergio Pokrovskij
> Precipe ĉar estas ideologia tabuo honeste vidi la realon kaj trudita
> jura fikcio. La francianinoj kiuj opinias maldeca aperi publike sen
> hiĝabo ja apartenas al alia kulturo ol la francinoj.

Kompreneble ekzistas kulturaj diferencoj inter francoj (ankaux inter
francianoj) sed kiam franco aux franciano surstrate renkontas iu kiu
tute evidente apartenas al alia kulturo ol la sia, ne venas al lia
menso pensi ke unu estas franco dum la aliulo ne estas.
La koncepto "etna franco" estas fremda al multaj francianoj, dum
"francaj etnoj", "franciaj etnoj", "etnaj francianoj" kaj "etnaj
francoj" oni povas en iuj kuntekstoj elpensi.
Mireja

Rispondere a