Teodoro:

>mjb0_wanadoo wrote:
>
> >  > La granda problemo estas ke "Francujo" ne estas "ujo de francoj". La
> >  > sufikso "-uj-" havas tri vaste malsamajn (sed plene fundamentajn)
> >  > signifojn: lando, arbo, kaj vera ujo. Je arboj, la situacio jam
> >  > stabiliĝis: oni diras "pomarbo" anstataŭ "pomujo", kaj jen fundamenta
> > solvo.
> >
> > Mi vidas en tio neniun problemon. "Blanka abio" ne estas blanka en la
> > normala signifo de "blanka", kaj "rugxhauxtulo" ne havas rugxan hauxton.
> > Necesas distancigxi de tiaj simpligoj kaj akcepti la elastecon de la
> > signifoj. La memstara "ujo" specialigis la signifon de la morfemo "uj"
> > (pli vastsignifa: "kio entenas..."). Simile "aro" havas pli malvastan
> > signifon, ol "ar": ja vortaro, arbaro, estraro ktp ne estas nur aroj de
> > vortoj, arboj, estroj ktp.
>
>La granda diferenco ĉi tie estas ke vortaro ne estas *nur* aro de
>vortoj, sed ĝi *ja* estas aro de vortoj; arbaro ne estas *nur* aro de
>arboj, sed ĝi *ja* estas aro de arboj, ktp.

Tre dubinde: "arbaro" ne estas aro, sed ja _loko_, en kiu abunde kreskas 
arboj. Same "vortaro" ne estas aro, sed ja _verko_, kiu entenas difinitajn 
informojn pri aro de vortoj.

>La ligno de la blanka abio ja estas blanka. La haŭto de ruĝhaŭtulo ja
>estas pli ruĝeca ol la haŭto de blankhaŭtulo.

Eble, sed blanka abio ne estas blanka, kaj rugxhauxtulo ne havas rugxan 
hauxton. La morfemoj "blank" kaj "rugx" aperas en tiuj kunmetajxoj, sed ili 
ne havas la saman absolutan signifon, ol en adjektivoj "blanka" kaj "rugxa".

>Francujo, kontraÅ­e, ne estas ujo de francoj. La signifo de sufikso kiel
>memstara radiko ja influas ĝian signifon kiel sufikso.

Via eraro estas pensi, ke la senco de Francujo devus deveni de la senco de 
"ujo". Tute ne! Gxi devas havi rilaton kun la senco de "uj", ne de "ujo"! 
Kaj la senco de "uj" (io, kio entenas...) tute lauxas kun la signifo de 
"Francujo". "Francujo" ja estas vorto pli malnova, ol "ujo". Rigardu la 
Fundamenton: vi trovos multe da X-ujoj, sed neniun ujon.

> > "Etna franco" estas neekzistanta koncepto en la tradicia franca
> > pensmaniero.
>
>Imagu al vi Jean, franc-devena parizano, Mohamed, morokan-devena
>parizano, kaj Pierre, provencano. Mohamed naskiĝis en Francio, vivis
>sian tuton vivon tie, edukiĝis tie, parolas perfekte la parizan
>dialekton, ktp.

Dialekto? Vi eble celas "parolmanieron". Ni prefere supozu, ke cxiuj tri 
perfekte regas la francan lingvon.

>Mi tamen suspektas, ke meza franco vidus pli grandan diferencon inter
>Jean kaj Mohamed ol inter Jean kaj Pierre. Do eĉ se francoj ne nomas la
>koncepton "etna franco", la koncepto ekzistas.

Ekzistas kulturaj diferencoj, sendube, inter cxiuj tri, sed la takso de 
"meza franco" dependos cxefe de la maniero, laux kiu Jean, Pierre kaj 
Mohammed montros aux ne montros tiujn diferencojn. Mi certas, ke meznivela 
parizano sentas sin pli proksima al alia meznivela parizano de araba 
deveno, ol al marsejlano. Precipe se la du parizanoj zelotas por la pariza 
piedpilka klubo kaj la marsejlano por la marsejla!

>Tamen, se estas malfacile al vi apliki la etikedon "etna franco" al iu
>franciano, ni povas paroli pri etnaj germanoj kaj germanianoj, aÅ­ etnaj
>finnoj kaj finnlandanoj, se vi volus. La kontrasto estus sama.

La kontrasto ne estas sama, kaj mi ne vidas, por kio servas tiu diskuto. Ni 
cxiuj bone scias, ke povas ekzisti principa diferenco inter "ruso" kaj 
"rusujano" (tion montras la Fundamento), sed ni same scias, ke tiu principa 
diferenco estas malprecize difinita, malsama laux la koncernataj popoloj, 
kaj ofte neglektebla en Esperanto.

Kore,

Marc



Rispondere a