> Bernhard Pabst a écrit : > Ne unu aux la alia, Mireja, sed kaj unu kaj la alia laux tio, pri kiu ilo > oni parolas. > > La objekto sur la foto sxajnas al mi esti cxarelo (Hubwagen, pallet jack, > transpalette), ne levcxaro = forkotraktoreto (EB, Krause) (Gabelstabler, > forklift, chariot élévateur). CRI terminare precize sekvas la rekomendon de > PIV 2002. > > Vidu pli detale tie cxi: > > // http://www.ipernity.com/blog/37943/155367 > <http://www.ipernity.com/blog/37943/155367>
Ho! Kiam mi demandis "levĉaro" aŭ "ĉarelo" mi estis mil mejlojn for de la kono ke jam vi diskutis pri tio en <http://www.ipernity.com/blog/37943/155367> Mi venis preskaŭ hazarde al la demando ĉar serĉante vorton por la varĉareto/rulkorbo kiun mi tiris ĉimatene, mi trovis en la reto "ĉarelo". Pro la fakto ke mi neniam renkontis tiu vorton mi provis kompreni pri kio temas sed ne certis kompreni. Nur estis mi certa ke mi uzis nek ĉarelon nek levĉaron ĉimatene ;-). Mi ne kompetentas por diskuti pri tro teĥnikaj objektoj, mi nur serĉis vorton por la objekto kun kiu mi grimpis al mia hejmo reveninte de la bazaro kun... 2 kg da karotoj, 1 ruĝa brasiko, 1 florbrasiko, du poreoj, napoj, ruĝaj betoj, endivioj, 4 oranĝoj kaj unu citrono, kokido kaj fiŝoj (ne vivantaj ...), ĉio tio por la manĝoj de la semajno. La bazaro situas en la valo kaj mia hejmo situas sur la monto, la grimpado estas same alta kiel tiu por grimpi al viadukto :-/ Mi pardonpetas pro "la virina blablao". Mireja
