Mireja: > Nur estis mi certa ke mi uzis nek ĉarelon nek levĉaron ĉimatene ;-).
Mi same supozas. Alie eble estus nur, se vi kuirus por la franca nacia futbal-teamo (post dieta semajno de la piedpilkistoj) ;-)) Laux mi tute ne temas pri "virina blablao". Male via ekzemplo bone montras kiel nestabila la esperanta terminaro estas pri multaj plej simplaj, sed iom "teknikaj" cxiutagajxoj. Cxu vi eble parolas pri la objekto maldekstre sur la foto (iom simila al kofro kun radoj, nome sako kun du radetoj sur akso, tiel ke oni povas tiri gxin kaj ne devas porti gxin)? // http://fr.wikipedia.org/wiki/Fichier:Diabloj.jpg La franca Vikipedio nomas gxin sac à roulettes en la artikolo // http://fr.wikipedia.org/wiki/Brouette. Por konfesi la veron, mi ecx ne scias, kiel oni nomas sac à roulettes en mia plej forta lingvo, la germana.:-( Sackkarre estas la ilo dekstre sur la foto // http://de.wikipedia.org/wiki/Sackkarre Bonan apetiton al vi Bernhard > Mi pardonpetas pro "la virina blablao". > Mireja
