Bela ekzemplo de konata fenomeno. La lingvoj kreas malsamajn kategoriojn de 
la senfina kontinuo de objektoj kaj fenomenoj, ili erigas la cxion kaj metas 
la erojn en diversgrandajn ujojn, kiujn oni nomas "nocioj" (de Begriff, fr 
notion, en concept). Gxi estas priskribita per la difino de vortara 
artikolo. La etikedoj sur la ujoj aux skatoloj oni nomas terminojn (= nomo 
de nocio).

La cxefa problemo - kaj tion lernas cxiu studanto de tradukado en la unua 
semestro - ne tiom estas la diversaj terminoj, sed la malsameco de nocioj. 
La afrikansa ekzemple ne distingas inter grapolo (aro de glob-formaj 
objektoj) kaj fasko (aro de baston-formaj objektoj). Por ambaux nur ekzistas 
la kategorio, la skatolo, la nocio "tros". Tradukante el la afrikansa al 
Esperanto oni do devas interpreti, kion celas la afrikansa teksto kaj foje 
traduki per grapolo, foje per fasko.

// http://www.ipernity.com/blog/37943/136700

Lernejaj ekzemploj estas franca savoir aux pouvoir, dum germane nur können, 
angla friend, dum germane aux Freund aux Freundin, franca bois, dum germane 
laux la situcio aux Holz (ligno) aux Wäldchen (arbareto) ktp. senfine.

Mi ne dirus pri la kategorioj, nocioj de iu lingvo, ke ili estus "mizeraj" 
(kiu ja implicas, ke nur la propra lingvo, en via kazo la rusa "sagxe" kreus 
"gxustajn" kategoriojn). Oni simple devas agnoski tiun realon de malsamaj 
nocioj.

Pro tio ankaux tute egalas, cxu kaj kiel la araba aux iu alia lingvo 
ekzemple diferencas inter psiko kaj menso. Gravas nur, cxu kaj kiel 
Esperanto distingas la du konceptojn. Cxu tio laux la perspektivo de iuj 
lingvoj eble estas "fusxa", estas sensignifa.

Bernhard

Pliaj ekzemploj (pudingo) tie cxi:

// http://www.ipernity.com/blog/petro_desmet/134068

iom pli detale ankaux en la germana

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/134571

----

Sergio:

Fakte, estas aferoj multe pli bazaj kaj tradiciaj, pri kiu diversaj
lingvoj havas malsamajn konceptojn.  Por ruso estas mirindege, ke la
okcidentanoj malhavas apartan vorton por _sumka_ -- tio kion eblas
vidi sur la bildoj de

http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D1%81%D1%83%D0%BC%D0%BA%D0%B0

kaj konfuzas ĝin kun tute alia koncepto _meŝok_:

http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BC%D0%B5%D1%88%D0%BE%D0%BA&stype=image

Nu, la germanoj eble ne konfuzas Tasche kun Sack, sed anstataŭe ili
konfuzas ĝin kun poŝo, kio estas egale mizera.

Kompreneble la difino en ReVo estas egale konfuza.


Rispondere a