> >> jv a écrit :
> >> via varcxareto, mireja, probable estas "rulkorbo" aux "rulsako",
> >> kontraste al tiu kvarrada, kiun oni uzas en superbazaro, nome
> >> "acxetcxareto". la apero de vojagxsakoj kun radetoj igas eventuale
> >> "rulsako"n dusenca. cxio cxi mankas en revo gxis nun.
> 
> > Mireja:
> > Dankon pro via respondo kaj pro la vorto "rulkorbo" , ĝi estas bona
> > vorto por la franca "poussette de marché".
> 
> Sed post reta kontrolo pri la uzo de "rulkorbo" mi trovis plurajn
> uzojn
> de la vorto por la kvarrada rulilo en kiu oni metas la aĉetaĵojn en
> superbazaro. [...]
> la kunteksto plejofte helpas al la kompreno.

jes, la nomoj de tiaj objektoj jam tusxas la randon inter relative stabila 
komunuza vortaro, kaj malpli stabila iom faka terminaro, kiu aperas en 
cxiutagaj situacioj sed malofte en parolsituacioj de esp-istoj.  (bona sed 
malvasta fonto pri tio estas la hejma vortaro 
http://www.helsinki.fi/~jslindst/hejmvort.html)

tiajn sencokampojn -- do ekzemple tiun de cxiuj radhavaj leviloj kaj portiloj 
-- oni prefere studu terminologie kaj tutece, kiel okazis iam en pekoteko...  
estus bone se iam iu redisponigus pekotekon en facile konsultebla formo.

jxeromo

Rispondere a