> Bernhard Pabst: > [...]. > Kiam mi vidis maljunulinon atendante kun sac à roulettes cxe la bus-haltejo > mi subite memoris, kaj kompreneble ..., germane oni diras (i.a.) Trolley: > > // http://de.wikipedia.org/wiki/Trolley > <http://de.wikipedia.org/wiki/Trolley> (sekcio: Handwagen -> Einkaufstasche > auf Rollen, acxetsako kun radoj, rada acxetsako, radsako [por acxet(ajx)oj]) > > Sxerce oni ankaux diras Hackenporsche (kalkana Porsche) aux Rentner-Volvo > (pensionula Volvo). "troleo" en Esperanto tamen havas alian signifon > (trolebuso ktp.), vd. PIV.
Jes temas pri la germana Trolley. France oni diras plurmaniere sed tutcerte ĝi ne estas la objekto kiun france oni nomas "diable" kaj kiu servas por puŝe porti kelkajn meblojn, fridujojn kaj tiel plu. France mi nomas la mian utilan objekton "charrette". Kompreneble foje estas mia edzo kiu aĉetas en la bazaro sed li ne volas tiri la "charette" ;-)... Mireja
