>> jv a écrit :
>> via varcxareto, mireja, probable estas "rulkorbo" aux "rulsako", 
>> kontraste al tiu kvarrada, kiun oni uzas en superbazaro, nome 
>> "acxetcxareto". la apero de vojagxsakoj kun radetoj igas eventuale 
>> "rulsako"n dusenca. cxio cxi mankas en revo gxis nun.

> Mireja:
> Dankon pro via respondo kaj pro la vorto "rulkorbo" , ĝi estas bona 
> vorto por la franca "poussette de marché".

Sed post reta kontrolo pri la uzo de "rulkorbo" mi trovis plurajn uzojn 
de la vorto por la kvarrada rulilo en kiu oni metas la aĉetaĵojn en 
superbazaro. Ili apartenas al la superbazaro.
Vi pravas ke "rulsako" povas esti sako aŭ valizo kun du radetoj uzataj 
de vojaĝantoj.
Por multaj objektoj ne bezonatas speciala vorto, la kunteksto plejofte 
helpas al la kompreno.
LA RULKORBO aŭ senartikola RULKORBO en kunteksto estus superbazara.
Mia/ŝia/lia/via rulkorbo estus persona por surstrata bazaro.
Mireja

Rispondere a