Sergio, se mi bone komprenis, por brazilanoj ni havas:

1) sumka = bols*a*
2) meshok = saco
3) posho = bols*o*

La tri konceptoj estas sufiche apartaj. Mi pensas, ke la samo validas por
portugaloj. Kaj chu eble por usonanoj rilate al "purse", "sack" kaj
"pocket"? Mi ne dubas, ke en aliaj okcidentaj lingvoj ni trovus similajn
ekzemplojn.

Eble tiu specifa apartigo ne estas privilegio de rusoj do, kaj vershajne la
afero farighus malpli mirindega post iom pli da atento.

Respekte,

Fernando


> Sergio:
>
> Fakte, estas aferoj multe pli bazaj kaj tradiciaj, pri kiu diversaj
> lingvoj havas malsamajn konceptojn.  Por ruso estas mirindege, ke la
> okcidentanoj malhavas apartan vorton por _sumka_ -- tio kion eblas
> vidi sur la bildoj de
>
> http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D1%81%D1%83%D0%BC%D0%BA%D0%B0
>
> kaj konfuzas ĝin kun tute alia koncepto _meŝok_:
>
>
> http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BC%D0%B5%D1%88%D0%BE%D0%BA&stype=image
>
> Nu, la germanoj eble ne konfuzas Tasche kun Sack, sed anstataŭe ili
> konfuzas ĝin kun poŝo, kio estas egale mizera.
>
> Kompreneble la difino en ReVo estas egale konfuza.
>

Rispondere a