Je 11/9/09, mireille: [...]
> Por multaj objektoj ne bezonatas speciala vorto, la kunteksto plejofte > helpas al la kompreno. Fakte, estas aferoj multe pli bazaj kaj tradiciaj, pri kiu diversaj lingvoj havas malsamajn konceptojn. Por ruso estas mirindege, ke la okcidentanoj malhavas apartan vorton por _sumka_ -- tio kion eblas vidi sur la bildoj de http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D1%81%D1%83%D0%BC%D0%BA%D0%B0 kaj konfuzas ĝin kun tute alia koncepto _meŝok_: http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BC%D0%B5%D1%88%D0%BE%D0%BA&stype=image Nu, la germanoj eble ne konfuzas Tasche kun Sack, sed anstataŭe ili konfuzas ĝin kun poŝo, kio estas egale mizera. Kompreneble la difino en ReVo estas egale konfuza. -- Sergio
