Saluton, Antaux Freud, ankaux la euxropanoj ne havas la vorton "psiko" (laux la nuna signifo) en ilia vortaro... do ne nur japanoj kaj araboj.
La psikologio antaux la "freuxda revolucio" estas nomita "seelenkunde"... do gxi estas rilata al animo. Freud enkondukis per la vorton "psiko-logie" alian signifon... rompe kun la malnovaj principoj. "Psiko-" estas nek "menso" nek "animo"... gxi estas pli vasta afero... parte kasxa (konscio) kaj parte malkasxa (nekonscio). Memkompreneble la menso estas (plejparte) "konscia" (t.e. "res cogitans" kaj "kartezia teatro"). Sergio: > La greka teologio havas distingon inter animo -- psiĥo -- spirito Ankaux por la patristiko (spiritus, animus, corpus - psyché, pneuma, soma). Tamen tiu "psyché" estas "malnova" (t.e. antaux-freuxda) kaj helena signifo... Krome, por la helenoj "psyché" estis "viv-blovo"... do gxi tre similas al "pneuma". Anakux latinoj kaj italoj similigis "animo"-n (de "anemos"="vento") kaj "spirito"-n. Bertilo: >> en kelkaj kulturoj ne >> ekzistas ideo pri "mi mem" (sed nur pri la kolektivo). > >Chu? Pri kiuj kulturoj temas? Domagxe, mi forgesis nomojn de la triboj... tamen ili estis en Norda Ameriko (eble tie kie nun estas Usono). Certe, ili estis ekstere de la unuigxintaj triboj kiuj uzis (antauxe) signolingvon kaj (poste) la francan. Mi pardonpetas... sed en la departemento pri antropologio mi estis nur gasto. :-) Amike, Antonio Codazzi
