Antonio Codazzi skribis:

>>> Fakte, ankaux la pra-helenoj versxajne ne havas (kulture) "individuan
>>> konsciencon" (laux la spertuloj tio elstaras en la plej malnovaj partoj
>>> de Iliado).
>> Ege dubindaj asertoj. Iliado ne estis la tuta kulturo de la pra-Grekoj.

> Vi pravas. Mi parolis pri pra-ahxajoj. Ili havas "mi"-formon, tamen (laux la 
> spertoj) ili ne havas KULTURE "individuan konsciencon". Cxu vi samopinias kun 
> mi ke plena individuismo ankaux en nia kulturo estas suficxe fresxa 
> akiro? :-)

Nu, pri tio eblas longe diskuti, sed ni jam estas plene ekster
la temo de la listo, kaj mi do ne daurigos la aferon.

>> (Pri la Piraoj en Sud-Ameriko tamen eble statas iom alie...)

> Kio signifas "Pirao"?

Mi iom misskribis la nomon de tiu popolo. Pli bona formo
kredeble estas "Pirahanoj". Temas pri Indiana popoleto en
Amazono. La lingvo kaj kulturo de tiuj homoj estas vere tre
strangaj:

   http://eo.wikipedia.org/wiki/Murapirahana_lingvo

Tiu Esperanta pagho bedaurinde ne mencias multon pri la
veraj surprizajhoj de tiu popolo. La Angla pagho enhavas
pli da detaloj:

   http://en.wikipedia.org/wiki/Pirah%C3%A3_language

Ekzemple oni povas mencii, ke la Pirahana lingvo havas
neniujn verajn nombrovortojn, ech ne vortojn por "unu"
kaj "du"! Anstataue servas vortoj, kies signifo estas
pli-malpli "malmulte" ("hói") kaj "multe" ("hoí") -
nur tono distingas tiujn du vortojn!! Krome la Pirahanoj
shajnas tute nekapablaj (au neinteresitaj) lerni ion ajn
pri nombrado kaj kalkulado.

La jeno estas vere kapoturna:

   Being concerned that, because of this cultural gap, they were
   being cheated in trade, the Pirahã people asked Daniel Everett,
   a linguist who was working with them, to teach them basic
   numeracy skills. After eight months of enthusiastic but fruitless
   daily study, the Pirahã concluded that they were incapable of
   learning the material, and discontinued the lessons. Not a single
   Pirahã had learned to count up to ten or even add 1 + 1.

Sed sufiche pri tiu temo chi tie.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a