Fernando Maia Jr. wrote: > Mi nur audis pri erst chi tie, en chi tiu listo...
Ankaŭ mi neniam aŭdas aŭ legas tiun vorton ekster tiu listo. > Sincere, "maljam" por mi, intuicie, signifas "ankorau ne". > > Mi jam faris tion. Mi maljam faris tion (mi ankorau ne faris tion). > > Chu malghusta pensmaniero? Por mi, "maljam" estas tute strange esprimo. Sed se mi devus meti ion signifon en ĝi, estus ĝuste tiu signifo de "ankoraŭ ne". Kaj por la frazo je la bazo de tiu diskuto: Maljam la kapitalisma produktado kreis la riĉaĵojn kaj la produktivfortojn necesajn por tio. Sen plia kunteksto por la frazo, mi mem dirus "unue" aŭ "antaŭe". (Kiel aliaj jam sugestis.)
