Mi mem dirus metiisto por "blukolumulo". (Fakte, la angla traduko de "metio" en ReVo estas ĝuste "blue-collar profession".) Por "blankkolumulo", eble oficejulo, funkciulo, io tia. Miaopinie, la sugestitaj "menslaboristo" estas iom pli grandioza ol la angla esprimo.
La esprimoj en si mem estas tute neŭtrale en uson-angla; ne temas pri diskriminacio, sed pri nura priskribo. (Tamen, oni ja povus argumenti ke ĝi priskribas diskriminacian aŭ klasisman situacion.)
