Kurt Fischer wrote:

> Manlaboristo kaj menslaboristo estas klaraj esprimoj.
> Se iu volas uzi aliajn terminojn, li aŭ ŝi faru. Sed inter-
> nacie tuj kompreneblaj estas la unue cititaj.

Alexander Shlafer wrote:

 > "Manlaboristo" estas, laux mi, tute tauxga ekvivalento
 > de "blukoluma laboristo": ili bazigxas sur kompareblaj
 > metonimiaj/sinekdohxaj figuroj.
 >
 > Aliflanke "menslaboristo" estas multe malpli
 > tauxga, kaj "intelektulo" estas tute maltauxga por nomi
 > "blankkolumajn laboristojn", cxar ja grandparte temas
 > pri oficistoj, "paperpusxuloj", "oficeja planktono", pri kiuj
 > ne eblas aserti, ke ili uzas menson pli ol kvalifikitaj
 > manlaboristoj (ekzemple, lertaj tornistoj aux seruristoj) -
 > gxuste tia karakterizo (malkiel blu-/blank-koluma dihxotomio),
 > laux mi, portas (subkonscian?) socie diskriminacian
 > (kaj fakte malgxustan) pensmanieron.

Mi samopinias kun Alexander, kaj mi aldonas ke la intencita signifo de 
la termino "menslaboristo" tute ne estas "tuj komprenebla" sen 
komparo/kontrasto kun "manlaboristo"; t.e., se mi vidus la vorton 
"manlaboristo" sen la vorto "menslaboristo", mi ja donus al ĝi la 
"blukolumulan" signifon, sed se mi vidus la terminon "menslaboristo" sen 
la vorto "manlaboristo", mi tute ne scius, kion la skribinto intencis 
diri per ĝi. Sed se ĝi aperus kune kun "manlaboristo", ĝi ja estus tuj 
komprenebla.

Mi kiel programisto estas konsiderata "blankkolumulo" laŭ la usona 
signifo, sed mi estas nek "paperpuŝulo", nek "planktonulo". La usona 
signifo temas pri manko de manlaboro (kaj manko de uniformo): 
http://dictionary.reference.com/browse/white-collar kaj kiam mi (usonano 
kaj denaska parolanto de usonangla) aŭdas "blankkolumulo", mi pensas pri 
iu kiu ĝenerale sidas antaŭ labortablo dum lia laboro. Foje temas pri 
intelekta laboro, foje ne.

Rispondere a