--- On Mon, 12/7/09, Teodoro Sankaro wrote: [...]
> Mi samopinias kun Alexander, kaj mi aldonas ke la intencita signifo > de la termino "menslaboristo" tute ne estas "tuj komprenebla" sen > komparo/kontrasto kun "manlaboristo"; t.e., se mi vidus la vorton > "manlaboristo" sen la vorto "menslaboristo", mi ja donus al ĝi la > "blukolumulan" signifon, sed se mi vidus la terminon "menslaboristo" > sen la vorto "manlaboristo", mi tute ne scius, kion la skribinto > intencis diri per ĝi. Sed se ĝi aperus kune kun "manlaboristo", ĝi > ja estus tuj komprenebla. Jes. La kontrastigo "manlaboristo/menslaboristo" apartenas al jam pasinta epoko, samkiel la kontrastigo "blukolumulo/blankkolumulo". Ambaŭ estas arkaikaj koncepte, kaj ambaŭ estas komprenendaj kiel paro; cetere, ilia amplekso estas praktike egala. Tial estas redunda havi ilin ambaŭ. Prefere oni elektu. Kaj la paro "manlaboristo/menslaboristo" estas laŭ mi klare preferinda: 1. Ĉar la esprimo "manlaboristo" estas jam tradicia en Esperanto, dum la "kolumuloj" estas marĝenaj. 2. Ĉar la kontrastigo "manlaboro/menslaboro" estas pli trafa, malpli specifa ol la esprimo aludanta specife la Usonon de la unua duono de la 20a jc. > Mi kiel programisto estas konsiderata "blankkolumulo" laŭ la usona > signifo, sed mi estas nek "paperpuŝulo", nek "planktonulo". La usona > signifo temas pri manko de manlaboro (kaj manko de uniformo): Hm, kio pri pri la "vestokodekso" (dress code)? ,---- | suit | | 1. Ugly and uncomfortable "business clothing" often worn by | non-hackers. Invariably worn with a "tie", a strangulation device that | partially cuts off the blood supply to the brain. It is thought that | this explains much about the behaviour of suit-wearers. | | 2. A person who habitually wears suits, as distinct from a techie or | hacker. | | See loser, burble, management, Stupids, SNAFU principle, and | brain-damaged. `----[ http://foldoc.org/suit ] Ankaŭ mi estas programisto, kaj inter miaj kolegoj NENIU havas "blankan kolumon". Tio estas karakteriza precipe por la estraro aŭ por la librotenistoj. La metaforo estas arkaika por Usono samkiel por la tuta mondo (en Sovetio ĝi neniam respondis al la realo). Nuntempe la blanka ĉemizo devus pensigi plie pri "yuppies" -- min surprizas ke neniu menciis ĉi tion. -- Sergio
