Jurij:

> > Mi timas ke registri la vortojn "blankkulumulo" kaj "blukulumulo" en
> > ReVo estas "malfermi la pordon" al perverba diskriminacio ĉar kvankam
> > vortoj estas utilaj sur la faka socia kampo, la homoj nefakuloj emas uzi
> > ilin nefakule.
>
>Kiam, finfine, la homoj ĉesos batali kontraŭ _vortoj_ kaj komencos
>batali kontraÅ­ realaj aferoj, kiujn tiuj vortoj nur nomas?! (retorika
>demando, la respondo estas: neniam, ĉar homa stulteco ne havas
>limojn).
>
>Vortoj "negro" kaj "nigrulo" (ambaÅ­ egale) estas ofendaj en parolo de
>rasisma blankulo; vorto "blankulo" estas ofenda en parolo de
>subpremita negro; vorto "proleto" estas ofenda en parolo de burĝo;
>vorto "burĝo" estas ofenda en parolo de proleto. Ĉu ni pro tio
>malpermesu vortojn "negro", "nigrulo", "blankulo", "proleto", "burĝo"
>ktp kaj nomu ĉiujn nur "homo"? Ĉu poste ni ekzorgu pri rajtoj de
>animaloj kaj malpermesu vortojn "homo" kaj "animalo" - kaj nomu ĉiujn
>"viva estaĵo"? Poste ni konsideru ankaŭ rajtojn de mineraloj kaj nomu
>ĉion nure "estaĵo"? Kaj poste ni rememoru pri neekzistantaj fantomoj
>kaj spiritoj kaj nomu ĉion ajn nur "io", kaj neniel alie?
>
>Kaj flanke: la opinio, ke "parazitoj" ne ekzistas, estas tre profita
>al la parazitoj mem; tial ili tre ŝatas ĝin kaj tiel nomatan (supre
>priskribitan) "politikan korektecon".

Mi plene konsentas, sed oni zorgu, ke terminoj estu bone difinitaj, kaj se 
eble ne trompaj. Miaopinie (kaj supozeble ankaux tion celis Mireille) la 
terminoj "blank-/blu-kolumuloj" estas tro bildecaj kaj emociplenaj (la 
maniero vesti sin estas afero intima, blanka kolumo havas simbolan rilaton 
kun korpa higieno ktp). Ecx se oni donas al ili precizan fakan signifon, 
nefakuloj dauxre uzos ilin laux la sxajna signifo.

Kore,

Marc



Rispondere a