Sergio Pokrovskij:

> Nuntempe la blanka ĉemizo devus pensigi plie
> pri "yuppies" -- min surprizas ke neniu menciis ĉi tion.

En la angla, tiu cxi esprimo, kvankam vaste konata,
delonge igxis eksmoda, tute prognozeble:  kutime
tiaspecaj slangajxoj fordegelas el la koncerna medio
kune kun la generacio, kiu inventas ilin.

En Esperanto, la formo "mojosa" proksimume ekvivalenta
stile kaj proksima sence, miaimprese estas ridinde mallerta:
gxi estas nememoreble sigla ("Moderna, juna, sprita"?
"Mallerta Juna Sibarito"? "MalJuna Senilulo"?) arbitra
 inventajxo sen kalembureca sparko de petola inventemo
okulfrapa en la historie gxustatempe kaj trafe inventita "yuppie"
[juna profesiulo], paralela kaj kontrasta al "hippie" [hipio]).
Miaimprese "mojosa" estas apenaux uzata ecx en la
medio samgeneracia kun la inventintoj.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a