2009/12/2 [email protected] <[email protected]>:
> Mi jam diris ke mi celis "diskriminaciismo", "klasbatalismo" kaj tiel plu...
> Niaj proksimaj konatuloj estas manlaboristoj po 80% dum ni, mia edzo kaj
> mi, estis menslaboristoj ĉar ŝtataj instruistoj en liceo.

Laŭ mi, ili ambaŭ estas proletoj, sed el malsamaj tavoloj. (Interalie,
ekzistas iom proksima al "blankkolumulo", sed ne tute ekvivalenta
termino "laborista aristokratio"). Cetere, mi ne pensas, ke
"blankkolumulo" el tiu grupo, kiun en Rusio oni nomas "oficeja
planktono", meritas, ke lian laboron oni nomu "mensa", ĉiuokaze ĝi ne
estas pli "mensa", ol laboro de "blukolumulo" ĉe komplika maŝino...
Pli pura - jes, sed apenaŭ pli mensa. (Ĝuste tial iliaj kolumoj estas
blankaj).

Tamen tiaj tavoloj ja ekzistas, kaj devas ekzisti nomoj por ili. Mi ne
asertas, ke "blu/blank-kolumuloj" estas la plej taŭgaj vortoj, sed
ankaŭ ne kontraŭus ilin.

> Mi timas ke registri la vortojn "blankkulumulo" kaj "blukulumulo" en
> ReVo estas "malfermi la pordon" al perverba diskriminacio ĉar kvankam
> vortoj estas utilaj sur la faka socia kampo, la homoj nefakuloj emas uzi
> ilin nefakule.

Kiam, finfine, la homoj ĉesos batali kontraŭ _vortoj_ kaj komencos
batali kontraŭ realaj aferoj, kiujn tiuj vortoj nur nomas?! (retorika
demando, la respondo estas: neniam, ĉar homa stulteco ne havas
limojn).

Vortoj "negro" kaj "nigrulo" (ambaŭ egale) estas ofendaj en parolo de
rasisma blankulo; vorto "blankulo" estas ofenda en parolo de
subpremita negro; vorto "proleto" estas ofenda en parolo de burĝo;
vorto "burĝo" estas ofenda en parolo de proleto. Ĉu ni pro tio
malpermesu vortojn "negro", "nigrulo", "blankulo", "proleto", "burĝo"
ktp kaj nomu ĉiujn nur "homo"? Ĉu poste ni ekzorgu pri rajtoj de
animaloj kaj malpermesu vortojn "homo" kaj "animalo" - kaj nomu ĉiujn
"viva estaĵo"? Poste ni konsideru ankaŭ rajtojn de mineraloj kaj nomu
ĉion nure "estaĵo"? Kaj poste ni rememoru pri neekzistantaj fantomoj
kaj spiritoj kaj nomu ĉion ajn nur "io", kaj neniel alie?

Kaj flanke: la opinio, ke "parazitoj" ne ekzistas, estas tre profita
al la parazitoj mem; tial ili tre ŝatas ĝin kaj tiel nomatan (supre
priskribitan) "politikan korektecon".

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a