Bernard Golden skribis interesan artikolon pri la difinoj de neologismo en 1986: Tri difinoj de la vorto ′neologismo′, en: Esperanto Aktuell 1986:5:2, p. 14-15 kaj samtitole en Eventoj 1996:104 (2/jun), p. 2.
"La demando pri neologismoj en Eo estas samagxa kiel la lingvo mem. Oni disputas ne nur pri la novaj vortoj; ankaux pri la difino de neologismo ne estas plena akordo. ..." Poste li citas el PIV 1970: 1. vorto, enkondukita en unu [?! tiel; en PIV2002 nun korektita al "iun", ecx pli bone estus simpla forstreko] lingvon, kie gxi gxis tiam ne estis uzata; 2. (cxe Zamenhof) nova formo de vorta fundamenta uzebla paralele kun gxi, sed neniam gxin malaperigonta. La dif. laux 2. mankas en ReVo, sed devus esti la unua, cxar klasika kaj plej vasta (Renato sxajne pensis pri gxi en iu antauxnelonga komento pri la temo). Pri 1. Golden poste montras per kelkaj ekzemploj, ke sxajnaj "neologismoj" fakte estis jam registritaj antaux jardekoj, sed pli aux malpli forgesitaj (mi jam atentigis pri la nur sxajne "novaj" par, nam, olim de Picx, troveblaj jam cxe G-M 1910): arobo: hispana pezmezurero (11 1/2 kilog.) > registrita kiel neol. de de Diego en Don Kihxoto (1977), sed fakte jam cxe Boirac 1909-1910. fakelo: torcxo > registrita kiel neol. de Picx en La Litomisxla Tombejo (1981), sed fakte jam cxe Kabe, Faraonoj 1907. Cxu do estas "novaj" (blogo, cxar la afero pli frue ne ekzistis) kaj malnovaj neologismoj (arobo, fakelo)? Ecx pli: La Bildvortaro (EB) devigis Eichholz trovi Esperantajn vortojn por multaj historiaj, hodiaux ne plu ekzistantaj aux kutimaj objektoj, kaj li uzas ekz. landsknehxto = Germana infanteriano de la 17a jc. Aux rigardu bildon 179 de EB pri "cxeval-veturiloj" kun kalesxo, breko, kariolo, kabrioleto, landauxo, faetono, diligxenco, tilburo, trojko, kelkaj el ili malnovaj, kelkaj ecx novaj "neologismoj", sed tre necesaj, se oni volas fidele traduki Euxropan rakonton el la 19a jc. Jen, kial mi sxatus havi cxiujn en ReVo, sen la cxiama diskuto "sed cxeval-veturilo suficxas". Damne kaj diable ne! Landauxo ne estas tilburo, mufo (iu eksmoda virina man-vestajxo) ne ganto! Laux Pechan eo>hu 1964 neol. estas: "... tiuj vortoj, kiujn iuj e-istaj verkistoj proponis kaj uzas, sed ankoraux ne estas oficiale aprobitaj. Cxar granda parto de tiuj neol. ankoraux ne estas uzata en la gxenerala praktiko, provizore ni ne rekomendas ilian uzadon." Prave Golden argumentas, ke ankaux la kriterio de "oficialeco" ne tauxgas. Fine Golden citas el Webster's New Collegiate Dictionary: "vorto, lingvouzo aux esprimo, kiu estas ofte malaprobita pro sia noveco aux barbarismo" (jen ni do scias el kiu fonto ReVo kopiis sian dif. 2 kun la stranga "barbara" [? kion oni volis diri per tio?]). Centra kriterio do estas "malaprobo". Golden i.a. citas kiel "barbara" ekzemplo "pauxsxala" (totalsuma, cxioninkluzivpreza): pauxsxala vojagxo, pauxsxala telefon-tarifo ktp. Mi certe ne konsentas pri tiu ekzemplo. Resume denove do: PIV2 prave rezignis pri la indiko de "neologismo", EVIT (malaprobo) suficxas. ReVo faru same. Bernhard Pabst P.S. Renato: Kiel vi scias, mia nomo ja signifas "papo". Kaj tiu via Roma najbaro ja havas profesian rilaton al la diablo. Cxu eble pro la nomo ankaux mia proksimeco? ;-)) Fartu bone. ----- Original Message ----- From: "Bertilo Wennergren" <[EMAIL PROTECTED]> To: <[email protected]> Sent: Thursday, October 05, 2006 5:51 AM Subject: Re: la vero Re: [revuloj] Ankorauxfoje pri icx > Luiz Portella: > >> mi aldonis al ĉiuj derivaĵoj: >> http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/blog.html > > Legante ĉe "blogo" la indikon "neologismo", mi iom hezitis, kiel > tion kompreni. Tial mi rigardis la difinon de "neologismo" en > ReVo, kaj trovis ke ĝi havas du signifojn: > > 1. Novvorto, vorto aŭ esprimo kiu antaŭe ne estis uzata. > > 2. Netradicia vorto kiu malbone enradikiĝis en la lingvo kaj plu > estas perceptata kiel fremda aŭ barbara. > > Ĉu la indiko "neologismo" ĉe ekzemple "blogo" celas la unuan aŭ > la duan el tiuj signifoj? Mi divenas, ke temas pri la dua. Ĉu > mi pravas? > > -- > Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> > retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
