Peter: >Mi tre sxatus paroli kun Renato Corsetti speciale pri la problemo, >kiamaniere esplori la faktan lingvo-uzadon, cxar tio farigxas evidente >grava afero. Sed gxi estas okulfrape suficxe kompleksa, ke vortaristoj >ne povas fari tiun laboron ankaux apud la terminologia laboro - >kvankam memkompreneble ili bezonas la koncernajn esplorresultojn.
Peter, vi tus'is la esencan problemon, c'ar c'iu el ni bazig'as sur la propraj spertoj de interparolado kun aliaj espernatistoj, kaj la unuopaj spertoj estas esence limigitaj. Kiam mi diras, ke mi neniam au'dis iun, kiu parole diras "patric'o", tio signifas ke en c'iuj kongresoj, kunvenoj, ktp. en kiuj mi estis mi neniam renkontis iun tian. Sed mi scias, ke se oni iras al Francujo oni ja renkontas amaseton da homoj, kiuj uzas "ci" en normala interparolado, tiel ke en la fino ig'as malfacile respondi per "vi" post du-hora interparolado. En la konsiloj al la kunlaborantoj pri kolektado de fi-vortoj, mi diris, ke vi konsideru nur ion, kion vi per viaj propraj oreloj au'dis de du malsamlingvaj esperantistoj. Kompreneble ekzistas skribaj tekstaroj, sed ankau' ili havas problemojn. Ili emas havi tro da literaturistaj verkoj, kiuj ne reprezentas la ordinaran Esperanton parolatan en la kluboj tra la mondo. Ekzistas ankau' la reto, kiu tamen emas superreprezenti la junajn okcidentanojn kun komputiloj kaj kun politika g'usteco (ne korekteco). La esprimoj efektive uzataj de c'inaj esperantistoj kaj japanaj esperantistoj, kiuj parolas Esperanton, tre malofte venas al la surfaco de tiaj tekstaroj, ekzemple "bonvole iru" kontrau' la okcidenta "bonvolu iri". Estu klare, ke tiuj tekstaroj estas tamen tre utilaj, se oni konscias pri iliaj limoj. La nura enketo pri la parola Esperanto, kiu estas lau' mi dokumentita per libreto estas tiu de Zlatko Tis'ljar de la 80-aj jaroj. Tamen io nun estas farata, kaj aliaj povas doni pli da informoj. Amike Renato ------------------------------------ Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ------------------------------------- retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
