Jes, Harri, mi povas konfirmi "cx. 1967". Mi notis 28 artikolojn pri la diskuto kiel E-igi (en) "computer", la plej frua estas
Albault, A. (1967). Pri elektronaj "cerboj". HdE 1967/18, p. 4. termino; computer. [En «computer» provizore en Eo «elektrona cerbo»] Vi trovos ilin sercxante je >computer< en la temo-kampo sur // http://www.esperantoland.de/ebea/ EBEA ankaux registras kelkajn artikolojn el diversaj Finnaj E-periodajxoj. Se vi sercxas je >finn< en la fonto-kampo vi ekhavos 65 trafojn, la plej malnova estas: Y.N. (1910). Pri la nomo de nia lando. Finna Esperantisto 1910:4:3/6 (mar-jun), p. 9-10. landnomoj; nonoismo; Kabe. ["Tiel ni .. malaprobas la propronon de S:ro Bein, k aligxante al S:roj Moch k Schröder, uzos la pli praktikan k esence ecx pli internacian radikon kun du n, t.e. la vortojn Finnlando, finno, kaj finna."] Unu el la lastaj, kiun mi notis, estas Golden, Bernard (1982). Kontinenta breto, soklo aux sxelfo? Esperanta Finnlando 1982:7-8, p. 15-16. leksikologio; termino; geografio Cxu ekzistas elektronikaj versioj de via ofte tre valora kaj dauxre interesa revuo kaj eble kie? Cxu oni povus kompletigi EBEA-n per pliaj citoj el EFinn? Kiitos Bernhard Pabst ----- Original Message ----- From: "Harri Laine" <[EMAIL PROTECTED]> To: <[email protected]> Sent: Thursday, October 05, 2006 2:22 PM Subject: [revuloj] "Komputilo" (Re: Ankorauxfoje pri icx > dif. de neologismo > Precizigo pri la agxo de "komputilo". > > Sergio Pokrovskij: > > > "Komputilo" NE estas neologismo, kvankam gxi estas suficxe fresxdata > > (eble 20 jarojn agxa); > > Jena frazo troveblas en la revuo Esperanta Finnlando de 1967, > ankaux rete: > > "Nomojn oni jam nuntempe produktas per komputiloj, kiuj sisteme > fabrikas lingve eblajn literkombinajxojn, kies efikojn sur la > homa menso oni poste studas kaj taksas." > > Do antaux 39 jaroj. Mi tiam redaktis la gazeton, iom ankaux > okupigxis pri komputiloj. La antauxa redaktinto estis profesia > komputfakulo, kaj mi estas tute certa, ke ankaux li uzis nepre > la vorton "komputilo", kiu eventuale trovigxus en iu el liaj > redaktajxoj, se tiuj estus enretigitaj. > > Sergio tute pravas, ke "komputilo" ne estas neologismo en la > kutima "mava" senco, sed gxi ankaux ne estas tute nova. (Cxi tio > eble ne tre trafas la temon de la nuna diskuto, sed mi legis > plurajn malpravajn opiniojn pri noveco de "komputilo".) > > Harri > retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
