--- In [email protected], "Bernhard Pabst" <[EMAIL PROTECTED]>
wrote:
> 
> Cxu do estas "novaj" (blogo, cxar la afero pli frue ne ekzistis) kaj 
> malnovaj neologismoj (arobo, fakelo)?
> 
Demando pri bona terminologia laboro: kial inventi neologismon, se la
nova objekto povas esti same bone priskribita uzante ekzistantajn kaj
akceptitajn terminojn?
>
> Ecx pli: La Bildvortaro (EB) devigis Eichholz trovi Esperantajn 
> vortojn por multaj historiaj, hodiaux ne plu ekzistantaj aux kutimaj
> objektoj, kaj li uzas ekz. landsknehxto = Germana infanteriano de la
> 17a jc. Aux rigardu bildon 179 de EB pri "cxeval-veturiloj" kun 
> kalesxo, breko, kariolo, kabrioleto, landauxo, faetono, diligxenco, 
> tilburo, trojko, kelkaj el ili malnovaj, kelkaj ecx novaj 
> "neologismoj", sed tre necesaj, se oni volas fidele traduki Euxropan
> rakonton el la 19a jc. 
>
Estas evidente, ke oni priskskribante diversajn tipojn de
cxevalveturiloj ne povas nomi cxiun unuopan simple "cxevalveturilo".
Abundas tiaj kazoj kaj tradukisto venas bedauxrinde tro ofte en la
embarason, ke li devas krei la vortojn necesajn por solvi la taskon. 
Sed de tradukisto kaj verkisto oni rajtas supozi eminentajn
lingvokonojn, tiel ke li ne neologismon pro nescio, kiel oni devas
pardoni tion al babilantaj geknaboj en junulara renkontigxo.

Aliflanke mi deziras uzi la okazon por atentigi, ke vortfarado 
maleblas dum interpretado de parlamenta diskuto kaj ankaux tradukistoj
sidantaj super stoko da dokumentoj ne havas tempon por tio. 
Tio estas tute evidenta afero, pri kiu bonvolu konsciu la gekolegoj,
kiuj volas vidi Esperanton en tiaj situcioj pli volonte hodiaux ol
morgaux matene. 

Peter 




Jen, kial mi sxatus havi 
> cxiujn en ReVo, sen la cxiama diskuto "sed cxeval-veturilo
suficxas". Damne 
> kaj diable ne! Landauxo ne estas tilburo, mufo (iu eksmoda virina 
> man-vestajxo) ne ganto!
> 
> Laux Pechan eo>hu 1964 neol. estas: "... tiuj vortoj, kiujn iuj e-istaj 
> verkistoj proponis kaj uzas, sed ankoraux ne estas oficiale
aprobitaj. Cxar 
> granda parto de tiuj neol. ankoraux ne estas uzata en la gxenerala
praktiko, 
> provizore ni ne rekomendas ilian uzadon."
> 
> Prave Golden argumentas, ke ankaux la kriterio de "oficialeco" ne
tauxgas.
> 
> Fine Golden citas el Webster's New Collegiate Dictionary: "vorto,
lingvouzo 
> aux esprimo, kiu estas ofte malaprobita pro sia noveco aux
barbarismo" (jen 
> ni do scias el kiu fonto ReVo kopiis sian dif. 2 kun la stranga
"barbara" [? 
> kion oni volis diri per tio?]). Centra kriterio do estas "malaprobo".
> 
> Golden i.a. citas kiel "barbara" ekzemplo "pauxsxala" (totalsuma, 
> cxioninkluzivpreza): pauxsxala vojagxo, pauxsxala telefon-tarifo
ktp. Mi 
> certe ne konsentas pri tiu ekzemplo.
> 
> Resume denove do: PIV2 prave rezignis pri la indiko de "neologismo",
EVIT 
> (malaprobo) suficxas. ReVo faru same.
> 
> Bernhard Pabst
> 
> P.S. Renato: Kiel vi scias, mia nomo ja signifas "papo". Kaj tiu via
Roma 
> najbaro ja havas profesian rilaton al la diablo. Cxu eble pro la
nomo ankaux 
> mia proksimeco? ;-)) Fartu bone.
> 
> ----- Original Message ----- 
> From: "Bertilo Wennergren" <[EMAIL PROTECTED]>
> To: <[email protected]>
> Sent: Thursday, October 05, 2006 5:51 AM
> Subject: Re: la vero Re: [revuloj] Ankorauxfoje pri icx
> 
> 
> > Luiz Portella:
> >
> >>  mi aldonis al ĉiuj derivaĵoj:
> >>  http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/blog.html
> >
> > Legante ĉe "blogo" la indikon "neologismo", mi iom hezitis, kiel
> > tion kompreni. Tial mi rigardis la difinon de "neologismo" en
> > ReVo, kaj trovis ke ĝi havas du signifojn:
> >
> >  1. Novvorto, vorto aÅ­ esprimo kiu antaÅ­e ne estis uzata.
> >
> >  2. Netradicia vorto kiu malbone enradikiĝis en la lingvo kaj plu
> >  estas perceptata kiel fremda aÅ­ barbara.
> >
> > Ĉu la indiko "neologismo" ĉe ekzemple "blogo" celas la unuan aŭ
> > la duan el tiuj signifoj? Mi divenas, ke temas pri la dua. Ĉu
> > mi pravas?
> >
> > -- 
> > Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> >
>






retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a