Je 3/6/07, Bertilo: > Yury Finkel: >> Dauxrigante la temon, sed samtempe iom deflankigxante de gxi, mi >> volas demandi: kiel diri en Esperanto "superfluid" (angle), >> "sverhxtekucxij" (ruse)? (temas pri fizika termino, pri la >> fenomeno, kiam heliumo igxas "superfluid" cxe absoluta nulo).
>> Evidenta vorto "superflua" jam havas tute alian, idioman signifon. Mi dirus "superfluema" (aux "fluemega"). >> Cxu do "superfluida"? En cxiuj ceteraj okazoj "fluida" = "fluema", sed >> sxajne cxi-okaze gxi igxas necesa, ecx neevitebla. En la Fundamento "fluida" = likva (R jxidkij, F liquide) -- la senco kiu nun tute arkaikigxis. La nuna senco fizika estas supernocio por gaso kaj likvo. > Plej versxajne "superfluido", "superfluida" estas la gxustaj esprimoj. Laux mi ili estas evitindaj, cxar konfuzaj. "Superfluido" estas io analogia al "supersolido", "superlikvo", "supergaso". -- Sergio
