jxeromo:
>  > "malvarma sango" montras gxenerale
>  > trankvilan sintenon, kie la situacioj atendigus gxuste "boladon de
>  > sango"

sergio:
> Hm, mi opinias necesa indiki, ke la franca "sang-froid" kaj la angla
> "cold-blooded"
> havas tre malsamajn sencojn. La franca estas aproba kaj aludas memregadon;
> la angla parolas pri malsentemo, kaj plej ofte estas malaproba. Laux
> la ekzemploj kiujn vi mem citas: ...

en la franca oni povas ekzemple "mortigi iun malvarmsange", "tuer 
quelqu'un de sang froid".  tio ordinare ne estas lauxda.  laux mi la 
emfazo de la esprimo estas en tio, ke oni restas trankvila en strecxa 
situacio.

iuj el la ekzemploj sxajne ne jugxas.  ili nur notas, ke la aganto ne 
ekscitigxas:

- ...aŭdante ĉi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn
pakaĵojn...
- ...de Graecina? Sed Petronius respondis kun malvarma sango...

mi opinias, ke ni povas redakti difinon, kiu emfazas tiun aspekton de 
la esprimo, kaj lasi al la tradukantoj la zorgon elekti similan aux 
malsimilan metaforon laux la eventualaj naciaj "koloroj", kiujn gxi 
povas havi.

>  > ("homeotermaj" piv2) kaj varia korpovarmeco ("heterotermaj"
>  > malsimetrie ne en piv2) respektive.
> 
> Mi ne vidas bezonon uzi tiajn strangajn grekajxojn

ankaux mi ne vidas.

jxeromo

Rispondere a