On 3/13/07, jv wrote:
> mi konsentas kun jozefo.
>
> franca vortaro ("nouveau petit robert", 2005) komentas "sang froid"
> per "/sã frwa/ 1672, adverbe 1569, "de sang froid" 1395, el "sang" kaj
> "froid".  la vortaro "littr'e" hezitas, cxu temas origine pri "sang"
> aux "sens" kaj notas kelkajn ortografiajn konfuzojn, sed pli inlinas
> al "sang".  en nuna elparolo "sens froid" estus /s~as frwa/
> nekonfuzebla kun "sang froid".  cxio cxi ne tre koncernas esperanton.

Tio ja koncernas Esperanton, cxar temas pri esperanta idiomajxo.  Kaj
ankiraux en la pasinta jarcento la du kombinoj estis nedistingeblaj.

> klare estas serio de metaforoj, kie la stato de "sango" esprimas la
> viglecon de homo.  "glaciigxo de sango" esprimas sxokigxon, senreagon
> pro timego aux simile, "varmega/bola sango" esprimas impulsegon pro
> kolero aux alia emocio, "varma sango" esprimas pli moderan viglecon,
> pretecon ekscitigxi, "malvarma sango" kontraste montras gxenerale
> trankvilan sintenon, kie la situacioj atendigus gxuste "boladon de
> sango" (la nuna difino en revo ne sxajnas al mi tre bona, ni devus
> proksimigi gxin al la rusa senco, kiun vi aludas).

Hm, mi opinias necesa indiki, ke la franca "sang-froid" kaj la angla
"cold-blooded"
havas tre malsamajn sencojn.  La franca estas aproba kaj aludas memregadon;
la angla parolas pri malsentemo, kaj plej ofte estas malaproba.  Laux
la ekzemploj
kiujn vi mem citas:

> "Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto":
> - ...sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango dispremis la
> gaston per la piedego....

> 1 trovo en "La Ondo de Esperanto 7":
> - Malvarma sango --
>    Sinjorino: Sed fraŭlino, kiel vi kapablas legi romanon, kiam la
> bebo tiel ploregas?
>    Vartistino: Ho, sinjorino, tio tute ne ĝenas min

Tioj neniel similas la francan sencon, kiu temas pri pri memregado en dangxero.
La angla senco estas akceptebla -- malvarmsanga = senemocia, sensenca,
senkompata, indiferenta.  Sed ne la franca.

> "malvarmsanga" aux "varmsanga" efektive havas sencon pri diversaj
> klasoj de bestoj, sed ili iom arkaikigxas pro insisto de
> vivosciencistoj, ke fakte temas pri bestoj kun nevaria korpovarmeco
> ("homeotermaj" piv2) kaj varia korpovarmeco ("heterotermaj"
> malsimetrie ne en piv2) respektive.

Mi ne vidas bezonon uzi tiajn strangajn grekajxojn, absolute nekomprenblajn
por ordinara homo.  Kaj provu uzi tiujn pedantajxojn en la cxehxa ekzemplo
komunlingva pri la kristnaska karpo.

Kaj ruse, kaj angle "warm bolooded" kaj simile estas tute kutimaj.

-- 
Sergio

Rispondere a