mi konsentas kun jozefo.

franca vortaro ("nouveau petit robert", 2005) komentas "sang froid" 
per "/sã frwa/ 1672, adverbe 1569, "de sang froid" 1395, el "sang" kaj 
"froid".  la vortaro "littr'e" hezitas, cxu temas origine pri "sang" 
aux "sens" kaj notas kelkajn ortografiajn konfuzojn, sed pli inlinas 
al "sang".  en nuna elparolo "sens froid" estus /s~as frwa/ 
nekonfuzebla kun "sang froid".  cxio cxi ne tre koncernas esperanton.

klare estas serio de metaforoj, kie la stato de "sango" esprimas la 
viglecon de homo.  "glaciigxo de sango" esprimas sxokigxon, senreagon 
pro timego aux simile, "varmega/bola sango" esprimas impulsegon pro 
kolero aux alia emocio, "varma sango" esprimas pli moderan viglecon, 
pretecon ekscitigxi, "malvarma sango" kontraste montras gxenerale 
trankvilan sintenon, kie la situacioj atendigus gxuste "boladon de 
sango" (la nuna difino en revo ne sxajnas al mi tre bona, ni devus 
proksimigi gxin al la rusa senco, kiun vi aludas).

"malvarmsanga" aux "varmsanga" efektive havas sencon pri diversaj 
klasoj de bestoj, sed ili iom arkaikigxas pro insisto de 
vivosciencistoj, ke fakte temas pri bestoj kun nevaria korpovarmeco 
("homeotermaj" piv2) kaj varia korpovarmeco ("heterotermaj" 
malsimetrie ne en piv2) respektive.

mi ne konsentas, ke tiu serio de esprimoj aux iu el ili estas 
evitinda.  eventuale oni povas averti, ke ili ne estas plene internaciaj.

-----
jen kelkaj ekzemploj el "tekstaro de e-o" pri varma/malvarma sango:

1. Serĉita esprimo: varm\FI sang

“Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto”:
- ...sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango dispremis la 
gaston per la piedego....

“Patroj kaj filoj”:
- Paŭlo Petroviĉ, ruĝiĝis: varma sango disfluis kiel ruĝa ondo sub la 
maldika haŭt... (interese cxi tiu ekzemplo kombinas la videblecon de 
sango pro emocio, kaj samtempe nomas gxin "varma")
- ...aŭdante ĉi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn 
pakaĵojn el lia kaleŝo, sidiĝi...
- ...as, sen alegorioj, ĉi tiun bastonon?” kun malvarma sango 
respondis Bazarov...

“Quo vadis? - Dua parto”:
- ...de Graecina? Sed Petronius respondis kun malvarma sango...
- La malvarma sango kaj la trankvila memcerteco, kun kiu paroli...
- ...mence eĉ rigardi, sed tiu, ne perdante la malvarman sangon...

“Artikoloj el Monato 7”:
- Nur, vi havas tro varman sangon, kiu facile bolas: sangon de ĉasisto...

1 trovo en “La Ondo de Esperanto 7”:
- Malvarma sango --
   Sinjorino: Sed fraŭlino, kiel vi kapablas legi romanon, kiam la 
bebo tiel ploregas?
   Vartistino: Ho, sinjorino, tio tute ne ĝenas min

-----

jxeromo

Rispondere a