--- Mireja: > Mi ne konsentis kun Sergio kiam li diris ke la franca esprimo > "sang-froid" origine estis "sens froid", cxar miaopinie la metaforo > aludante al sango kiu varmigas la kapon pro emocio, ecx rugxigas > vangojn ...estas suficxe klara.
Laux mi, gxi estas maltrafa. Gxi ne signifas, ke la koncernulo estas senemocia kiel lignosxtipo; gxi indikas ke la koncernulo regas siajn emociojn kaj ke la emocioj ne blindigas la racion. Komparu tion kun la du aliaj tradiciaj simbolotoj por "menso" kaj "emocio": "menso" = "kapo" "emocio" = "koro" Kaj (kiom mi komprenas la francan) "Garder le sang-froid" = "Garder la te^te froide" = "Konservi la menson klara" Mi ne povas imagi tiusence "Garder le coeur froid" -- kaj tio ja estus natura interpreto de "malvarmsanga = senemocia, senpasia, senkompata, malmolkora". Sed se vi opinias, ke "Garder le sang-froid" estas bona por la memregada senco, tiam la samaj argumentoj devas pruvi ke "Garder le coeur froid" estas egale bona por la sama senco. --- Jxeromo: [...] > sergio: >> Hm, mi opinias necesa indiki, ke la franca "sang-froid" kaj la >> angla "cold-blooded" havas tre malsamajn sencojn. La franca estas >> aproba kaj aludas memregadon; la angla parolas pri malsentemo, kaj >> plej ofte estas malaproba. Laux la ekzemploj kiujn vi mem citas: >> ... > en la franca oni povas ekzemple "mortigi iun malvarmsange", "tuer > quelqu'un de sang froid". tio ordinare ne estas lauxda. Prave. Kaj tio probable estas la evoluo de la franca idiomajxo for de gxia franca senco (tiu de "sens-froid") al la senco kiun trudas la ortografia formo (kaj la paralela angla "cold-blooded"). > laux mi la emfazo de la esprimo estas en tio, ke oni restas > trankvila en strecxa situacio. Jes. Ekzemple kiam la murdisto mem estas ekster dangxero. Kaj tial la valorojn estas kontrauxaj: * la propre franca "sang-froid" (la sola kiun prezentas "Le Petit Robert") estas nobla kuragxo kaj virto. * la angleca "cold-blooded" esprimas malaprobon al kovarda, fia, malnobla ago de homo senkora. > iuj el la ekzemploj sxajne ne jugxas. ili nur notas, ke la aganto ne > ekscitigxas: [...] > mi opinias, ke ni povas redakti difinon, kiu emfazas tiun aspekton > de la esprimo, kaj lasi al la tradukantoj la zorgon elekti similan > aux malsimilan metaforon laux la eventualaj naciaj "koloroj", kiujn > gxi povas havi. Mi opinias tion malbona. Oni emos uzi la vorton laux sia nacia tradicio -- kaj en la busxo de unuj gxi esprimos lauxdon, dum en la busxo de aliaj, abomenon. Se oni visxas la aprezajn kromsencojn (aproban aux malaproban), tiam restos simple "trankvila" -- kiu certe estus pli klara kaj malpli konfuza vorto. Mi tamen ne objxetas, ke ankaux la mallogika senco aproba estu registrita, se efektive gxi ekzistas; tio estus okazo komenti ke gxi estas almenaux dubsenca -- aux ecx evitinda. -- Sergio
