>> --- Mireja: >> Mi ne konsentis kun Sergio kiam li diris ke la franca esprimo >> "sang-froid" origine estis "sens froid", cxar miaopinie la metaforo >> aludante al sango kiu varmigas la kapon pro emocio, ecx rugxigas >> vangojn ...estas suficxe klara.
> Sergio: > Laux mi, gxi estas maltrafa. Gxi ne signifas, ke la koncernulo > estas senemocia kiel lignosxtipo; gxi indikas ke la koncernulo > regas siajn emociojn kaj ke la emocioj ne blindigas la racion. Kara Sergio, Mi ne diskutis pri la trafeco de la metaforo, mi nur provis klarigi de kie venas la esprimo "sang-froid". Gxi estas profunde enradikigita en la franca lingvo kaj apartenas al iu kulturo. Kaj, kiel mi skribis aliloke, mi ne pauxsus la esprimon al la lingvo Esperanto: tio iel pruvas ke mia lingvosento, kvankam edukita bretone kaj france, kapablas okaze adaptigxi al Esperanto ;-). Fakte por kompreni la esprimon oni devas rigardi la malon, tiel estas: rigardi kiam iu ne agas "de sang-froid". > Komparu tion kun la du aliaj tradiciaj simbolotoj por "menso" kaj > "emocio": > > "menso" = "kapo" > "emocio" = "koro" > > Kaj (kiom mi komprenas la francan) > > "Garder le sang-froid" = "Garder la te^te froide" = > "Konservi la menson klara" > > Mi ne povas imagi tiusence "Garder le coeur froid" -- kaj tio ja estus > natura interpreto de "malvarmsanga = senemocia, senpasia, senkompata, > malmolkora". Sed se vi opinias, ke "Garder le sang-froid" estas bona > por la memregada senco, tiam la samaj argumentoj devas pruvi ke > "Garder le coeur froid" estas egale bona por la sama senco. Mi komprenis vian argumentadon, gxi pensigas min ke en la praktiko lingvoj ne funkcias per logiko sed pli per travivajxoj de la uzantoj. Homoj ne funkcias kiel masxinoj sed kiel vivantoj kaj neeviteble estas ke iliaj lingvoj estas markitaj de travivajxoj. Mireja
