Skribas Sibayama,
  Mi trovis, ke ekzistas nur deko da japanaj vortoj en la traduka 
parto de REVO, kaj plimultigi tion utilas.  Sed antaux ol 
entrepreni, mi dezirus scii la deziratan formon prezenti tradukon, 
en la japana, lingvo parte ideograma.

  En cxiutaga vivo, japanoj uzas kombinon de cxinaj ideogramoj 
kaj 'kanaoj', t.e. fonogramoj.  Ekzemple {bluo}  estas ideograme 
{Â}, prononcata [ao], sed {blua} estas kombino de ideogramo kaj 
kanao {Â‚¢} prononcata [aoi].  

  Se temas pri E-japana vortaro uzata de japanoj, nura apudmeto de 
{bluo / Â } kaj {blua / Â‚¢} suficxas.

  Sed se temas pri E-japana vortaro uzota de alilandano lernanta la 
japanan, prononcindiko, kiel {bluo / Â [ao] } utilas.

  Plie, la utilo de kanaoj (fonogramoj) estas ankaux por japanoj, 
por indiki prononcon; japanoj ordinare ne uzas latinajn literojn por 
indiki prononcon, sed uzas kanaon, kiel {Âi‚ ‚¨jp.

  Do kia priskribo por la japana traduko, ekemple de 'bluo':
(1) nur ideograme oÂp, (2) plus prononco per latinaj literoj {Â/
[EMAIL PROTECTED], (3) plus prononco per kanao kaj per latinaj literoj oÂ / 
(‚ ‚¨j / [ao] }, ktp.

  Kaj chu tiu chi diskutolisto estas tauxga por starigi tiajn 
demandojn, aux chi ni japanoj inter si konsiligxos kaj elpensu pli-
malpli unuecigitan prezentomanieron?  Tion mi levas cxi tie, cxar 
ecx deko da japanlingvaj tradukoj en la kuranta REVO ne havas 
koheran priskribon inter la vortoj.
  

Rispondere a