On 8/26/07, zyunitis <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> Skribas Sibayama,
> mi dezirus scii la deziratan formon prezenti tradukon,
> en la japana, lingvo parte ideograma.
...
> Do kia priskribo por la japana traduko, ekemple de 'bluo':
> (1) nur ideograme {青}, (2) plus prononco per latinaj literoj {青/
> [ao]}, (3) plus prononco per kanao kaj per latinaj literoj {青 /
> (あお) / [ao] }, ktp.
Kiel "alilandano lernanta la japanan" mi vin arde salutas!
Mi opinias, ke "ideograme plus prononco per kanaoj" estas preferinda.
Latinliteraj indikoj ne estas necesaj, ĉar lernantoj de la japana
tutegale devos lerni ankaŭ hiraganaon, do scipovos ĝin legi,
kaj due, ĉar "romadzi" - plejverŝajne laŭ metodo Hepburn,
ne legeblas laŭ Esperanta maniero. Kial do meti tiujn malregulajn
"ji", "sha", ...?
Nu, se iu tamen havos tre sufiĉe da tempo kaj energio, eble li tiam
skribu ideogramojn kun prononco per kanaoj kaj romadzio kaj kiridzio
:-)
--
Zmitro Lapcionak <http://zmila.at.tut.by>