Estimata,

Dankon pro via preteco ricxigi REVO-n!

>   En cxiutaga vivo, japanoj uzas kombinon de cxinaj ideogramoj
>kaj 'kanaoj', t.e. fonogramoj.  Ekzemple {bluo}  estas ideograme
>{Â}, prononcata [ao], sed {blua} estas kombino de ideogramo kaj
>kanao {Â‚¢} prononcata [aoi].
>
>   Se temas pri E-japana vortaro uzata de japanoj, nura apudmeto de
>{bluo / Â } kaj {blua / Â‚¢} suficxas.
>
>   Sed se temas pri E-japana vortaro uzota de alilandano lernanta la
>japanan, prononcindiko, kiel {bluo / Â [ao] } utilas.
>
>   Plie, la utilo de kanaoj (fonogramoj) estas ankaux por japanoj,
>por indiki prononcon; japanoj ordinare ne uzas latinajn literojn por
>indiki prononcon, sed uzas kanaon, kiel {Âi‚ ‚¨jp.
>
>   Do kia priskribo por la japana traduko, ekemple de 'bluo':
>(1) nur ideograme oÂp, (2) plus prononco per latinaj literoj {Â/
>[EMAIL PROTECTED], (3) plus prononco per kanao kaj per latinaj literoj oÂ /
>(‚ ‚¨j / [ao] }, ktp.

Miaopinie la prononcindikoj estas tre utilaj por E-istoj: ja multaj estas 
amatoraj poliglotoj. Homo, kiu interesigxas pri la japana, sed ne regas 
gxin, povos utili REVO-n kiel E-japanan vortareton, kaj al li estos utilaj 
la prononcindikoj. Miaopinie ne indas havi prononcindikoj per ambaux 
sistemoj (latinaj literoj kaj kanaoj). Ni povas atendi de la amatora 
poligloto, ke li scipovu legi kanaojn, sed se latinaj literoj suficxas kaj 
ne gxenas japanojn, kial ne?

Por indiki la prononcon eblos uzi la klr-elementojn ene de la tradukoj. 
Estas iom embarase, ke tiuj elementoj estas uzeblaj por diversaj celoj 
(cxefe por doni semantikan klarigon), sed ne necesas atendi, ke ni disponu 
pri tute perfekta strukturo por komenci la laboron. Ja oni povas auxtomate 
transformi la artikolojn de unu strukturo al alia.

>   Kaj chu tiu chi diskutolisto estas tauxga por starigi tiajn
>demandojn, aux chi ni japanoj inter si konsiligxos kaj elpensu pli-
>malpli unuecigitan prezentomanieron?  Tion mi levas cxi tie, cxar
>ecx deko da japanlingvaj tradukoj en la kuranta REVO ne havas
>koheran priskribon inter la vortoj.

Diskuto en ambaux medioj estas necesaj. Necesas interkonsento inter la 
japanaj kunlaborantoj/-ontoj, ke ili memvole apliku la saman sistemon. Kaj 
en cxi tiu listo ni povas diskuti pri la maniero plej efike enkonduki vian 
laboron en la ekzistantan strukturon.

Kore,

Marc Bavant


Rispondere a