Wed, 29 Aug 2007 13:44:46 +0700, "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]> skribis:
> Aliflanke, mi ne scias, kiel oni > aranĝas la japanajn vortarojn: ĉu la kanaojn kaj la ideogramojn oni > listigas intermikse? Aŭ eble estas apartaj indeksoj? Dependas de vortaro. Ekzistas hieroglifaj vortaroj, kie la ĉefa estas ordigo laŭ, nu jes, hieroglifoj. Tamen, kutime vortoj estas ordigataj laŭkanae aŭ (pleparte, portradukaj vortaroj) laŭlatine (aŭ laŭcirile, se temas pri japanaj-rusaj). Tiuokaze, vortaro enhavas ankaŭ laŭieroglifan indekson, indikantan kanaigon. Ekzemple, mia japana-rusa vortaro enhavas artikolon (iom simpligite): こども <kanao> [子供] <hieroglifoj, ĉar la vorton oni skribas per ĝi> ребёнок, дитя <tradukaĵo> kaj fine de la vortaro troviĝas indekso kun: 子供 こども, ke oni trovu kanaon. Certaj vortoj (plejparte, pruntaĵoj) ne havas hieroglifajn ekvivalentojn, do: アイスクリーム <kanao> мороженое <tradukaĵo> Kompreneble, tiun vorton oni ne trovos per la hieroglifa indekso. Amike, Dmitri Gabinski -------- Изучаем английский с мировым лидером. Новый семестр в International House! Тел. 293-65-55, 293-06-68, (8-029) 609-89-90, 777-73-18, http://www.ih.by
