Je 8/28/07, zyunitis:
> Dankas Sibayama pro viaj valoraj komentoj.
> Tamen kio estas _klr-elemento_?

> Nun mia provizora konkludo estas jena:
> *Por multaj japanlingvaj vortoj, kies tuto au parto estas cxinaj
> ideogramoj, aldoni prononc-indikajn kanaojn (sed ne latinajn literojn)
> inter angulaj krampoj: blua ... [...].

Estas ankoraŭ unu eblo kaj ankoraŭ unu konsidero.

Eblus indiki la kanaan skribon kiel alternativan tradukon.  Tio havas
la malavantaĝon, ke malpli evidentas, kiu kanaaĵo al kiu ideogramo
rilatas; sed tio eble estas pli ĝusta lingve (ĉar la kanaa formo povas
aperi en normala teksto, do temas pri pli ol helpa rimedo vortara);
kaj krome, tio havas la avantaĝon indeksan.

La indekso estas grava konsidero: se vorto aperos kiel nura klarigo,
oni ne trovos ĝin per la indekso.  Aliflanke, mi ne scias, kiel oni
aranĝas la japanajn vortarojn: ĉu la kanaojn kaj la ideogramojn oni
listigas intermikse?  Aŭ eble estas apartaj indeksoj?

--
Sergio

Rispondere a