On 8/27/07, Zmicier Lapcionak <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> On 8/26/07, zyunitis <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> > Skribas Sibayama,
> > mi dezirus scii la deziratan formon prezenti tradukon,
> > en la japana, lingvo parte ideograma.
> ...
> >   Do kia priskribo por la japana traduko, ekemple de 'bluo':
> > (1) nur ideograme {青}, (2) plus prononco per latinaj literoj {青/
> > [ao]}, (3) plus prononco per kanao kaj per latinaj literoj {青 /
> > (あお) / [ao] }, ktp.
>
> Mi opinias, ke "ideograme plus prononco per kanaoj" estas preferinda.
> Latinliteraj indikoj ne estas necesaj, ĉar lernantoj de la japana
> tutegale devos lerni ankaŭ hiraganaon, do scipovos ĝin legi,
> kaj due, ĉar "romadzi" - plejverŝajne laŭ metodo Hepburn,
> ne legeblas laŭ Esperanta maniero. Kial do meti tiujn malregulajn
> "ji", "sha", ...?

Versxajne vi pravas; simile oni ne donas prononchelpon per latinaj
literoj por rusaj tradukoj kaj aliaj cirilliteraj lingvoj , aux ecx
por la pola, ktp. (t.e. ecx latinliteraj lingvoj havas neevidentan
prononcon por tiuj kiuj ne konas la lingvon).

amike
russ

Rispondere a