Je 8/26/07, mjb0:

[...]

> Miaopinie la prononcindikoj estas tre utilaj por E-istoj: ja multaj
> estas amatoraj poliglotoj. Homo, kiu interesigxas pri la japana, sed
> ne regas gxin, povos utili REVO-n kiel E-japanan vortareton, kaj al
> li estos utilaj la prononcindikoj.

Ĝis nun la tradukoj en ReVo ne estis destinitaj por lernado de la
traduklingvoj.  Tio eble estus interesa projekto, tamen ĝi treege
ŝveligus la tradukaĵojn.  Ekz-e por la rusa aŭ germana traduko endus
indiki la genron, la deklinacion aŭ la konjugacion, la aspekton ...
La rusa prononco estas deduktebla el la skribo -- tamen kondiĉe ke la
akcento estas indikita ...

Ni ne faras tion por la aliaj lingvoj -- kial ni faru tion por la
japana?  (Verdire, Jurio ie-tie aldonis pinjinajn transskribojn por la
ĉina.)

> Miaopinie ne indas havi prononcindikoj per ambaux sistemoj (latinaj
> literoj kaj kanaoj). Ni povas atendi de la amatora poligloto, ke li
> scipovu legi kanaojn, sed se latinaj literoj suficxas kaj ne gxenas
> japanojn, kial ne?

La latinaj literoj havas tiun econ, ke ilia sonvaloro estas sufiĉe
arbitra.  Vidante literon "j", mi ne scias, ĉu temas pri j, aŭ ĵ, aŭ ĝ
(aŭ ĥ, aŭ h ...).  Vidante z, mi ne scias, ĉu temas pri z, aŭ ĵ, aŭ
dz, aŭ c, aŭ s ...  Interalie, la transskriboj [zen] aŭ [banzaj] lasas
min perpleksa, ĉu eble temas pri [dzen] kaj [bandzaj].  Kaj en multaj
okazoj la denaskaj parolantoj mem havas hezitojn.

Male, la transskribo per kanaoj supozeble evitigus al ni tiajn
problemojn.

--
Sergio

Rispondere a