Russ:
> 
> On 8/28/07, mjb0_wanadoo <[EMAIL PROTECTED]> wrote:

> Sed lingvo skribata per nefonetika sistemo necesigas fundan konon por esti 
> elparolebla. Mi ecx suspektas, ke ordinaraj japanoj aux cxinoj nemalofte 
> stumblas antaux nekonata ideogramo. Ankaux por ili la prononcindikoj povas 
> esti utilaj. Se niaj samideanoj proponas enkonduki tiajn indikojn, mi ne 
> vidas kialon por rifuzi. 

> Gxuste pro tio mi proponis uzi la kanaan, kio plej kutimas kaj konvenas por 
> la japanaj legantoj de ReVo, anstataux la latinan!

En ordo laux mi, sed ili mem decidu pri tio.

> Parenteze, laux mia kompreno la cxina ne havas ekvivalentan sistemon al la 
> japana kanaa por indiki prononcon de ideogramo, do mi ne scias kia solvo 
> tauxgus por cxinaj ideogramoj en ReVo... Kion faras cxinaj vortaroj? 

Miaopinie pinjino estas oficiala transskribsistemo kaj povus esti uzata en REVO 
(ecx estas, se mi ne eraras, cxe kelkaj vortoj). Ekzistas ankaux bopomofo, pri 
kiu mi kredas memori, ke gxi estas uzata en iuj partoj de la cxinlingva mondo 
(Tajvano?).

Kore,

Marc

Rispondere a