Russ:
> Mi pensas ke ne tauxgus havi prononchelpan latinliteran version de
> japana vorto en ReVo. Se ReVo devas montri prononcon de la japana per
> latinaj literoj, kial gxi ne devas montri prononcon de aliaj lingvo?
> 
> Ekz la rusa kaj greka havas nelatinajn literojn kiuj same neevidentas
> al homoj kiuj ne scipovas tiujn lingvojn.
> 
> Kaj ecx multaj latinliteraj lingvoj, ekz la pola aux franca aux angla,
> havas tute neevidentan prononcon por homoj kiuj ne konas ilin.

Nu, la aferoj tamen ne identas. Kirillitera lingvo ne estas legebla de absoluta 
laiko, sed ja de cxiu, kiu konas la alfabeton kaj iom la lingvon (aldonaj 
prononcindikoj estas necesaj en la rusa, rilate la akcenton, sed eblas ilin 
trovi aliloke). La angla estas aparte nelogika, se temas pri detaloj de la 
fonetika bildo kompare kun la grafika, kaj gxuste tial oni trovas 
prononcindikon en cxiaj anglaj vortaroj, sed ne estas urgxa bezono enkonduki 
tion en REVO-n.

Sed lingvo skribata per nefonetika sistemo necesigas fundan konon por esti 
elparolebla. Mi ecx suspektas, ke ordinaraj japanoj aux cxinoj nemalofte 
stumblas antaux nekonata ideogramo. Ankaux por ili la prononcindikoj povas esti 
utilaj. Se niaj samideanoj proponas enkonduki tiajn indikojn, mi ne vidas 
kialon por rifuzi. Tio igos ilian kontribuon pli valora.

Kore,

Marc

Rispondere a