On 8/28/07, Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Sebastian: > > >Lau' mi, oni ebligu priskribon de prononco (kun akcentoj) en ReVo. > >Plej bone lau' IPA > > Mi samopinias pri la uzado de IPA. Aldone oni povas havi kalrigon per > sistemo uzata enlande.
Cxar ne estas sinlima volontula forto por ReVo, mi supozas ke aldonado de IPA eble ne estas la plej praktika agado por ReVo. Krome tio pligrandigos kaj plikomplikigos la XML-dosierojn (kaj preskaux cxiu simbolo de IPA devas esti tajpita kiel html-ento cxar ni uzas nur askion en la ReVo-XML-dosieroj...) Krome la plejmulto de homoj ecx ne scipovas legi IPA, do ne klaras al mi ke IPA vere helpus la tipan uzanton de ReVo. Se iu volas prononcon de fremda vorto, jam ekzistas multaj rimedoj por trovi tion, cxu ne? Mi pensemas ke pli simplas kaj tauxgas celi la nacilingvajn tradukojn al parolantoj de tiu lingvo (do ili gxenerale scias kiel prononci la vorton) aux al fremdlingvanoj kiuj bezonos cxefe la skribformon. ReVo ne klopodu tiom plene instrui cxiujn naciajn lingvojn... amike russ
