On 8/28/07, mjb0_wanadoo <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > > Sed lingvo skribata per nefonetika sistemo necesigas fundan konon por esti > elparolebla. Mi ecx suspektas, ke ordinaraj japanoj aux cxinoj nemalofte > stumblas antaux nekonata ideogramo. Ankaux por ili la prononcindikoj povas > esti utilaj. Se niaj samideanoj proponas enkonduki tiajn indikojn, mi ne > vidas kialon por rifuzi. >
Gxuste pro tio mi proponis uzi la kanaan, kio plej kutimas kaj konvenas por la japanaj legantoj de ReVo, anstataux la latinan! Parenteze, laux mia kompreno la cxina ne havas ekvivalentan sistemon al la japana kanaa por indiki prononcon de ideogramo, do mi ne scias kia solvo tauxgus por cxinaj ideogramoj en ReVo... Kion faras cxinaj vortaroj? amike russ
