Marc:
        Nu, la aferoj tamen ne identas. Kirillitera lingvo ne estas legebla
de absoluta laiko, sed ja de cxiu, kiu konas la alfabeton kaj iom la lingvon
(aldonaj prononcindikoj estas necesaj en la rusa, rilate la akcenton, sed
eblas ilin trovi aliloke). La angla estas aparte nelogika, se temas pri
detaloj de la fonetika bildo kompare kun la grafika, kaj gxuste tial oni
trovas prononcindikon en cxiaj anglaj vortaroj, sed ne estas urgxa bezon o
enkonduki tion en REVO-n.
        
        Sed lingvo skribata per nefonetika sistemo necesigas fundan konon
por esti elparolebla. Mi ecx suspektas, ke ordinaraj japanoj aux cxinoj
nemalofte stumblas antaux nekonata ideogramo. Ankaux por ili la
prononcindikoj povas esti utilaj. Se niaj samideanoj proponas enkonduki
tiajn indikojn, mi ne vidas kialon por rifuzi. Tio igos ilian kontribuon pli
valora.
        

Laŭ mi, oni ebligu priskribon de prononco (kun akcentoj) en ReVo. Plej bone
laŭ IPA, sed ne per latinaj literoj kies prononco tre malsamas en diversaj
partoj de la mondo. Krome kia estus utilo por tiuj, kiuj tute ne uzas tiajn
literojn? Estus same (mal)bone uzi prononcon per esperantaj literoj.
 
Amike

--
Sebastian 

Rispondere a