Bertilo:
>Marc:
>
> > Bertilo:

> >> (kaj shajne en iaj okazoj la Egiptaj hieroglifoj
> >> ech estas silabosignoj).
>
> > Pli ol sxajne. Ili cxefe estas fonetikaj signoj unu-, du- aux
> > tri-konsonantaj (kaj supozeble ankaux unu-, du aux tri-silabaj). Tute ne
> > temas pri morfemoj.
>
>Prave. Do, la (Egiptaj) hieroglifoj estas nek ideogramoj (idesignoj),
>nek logogramoj (morfemsignoj), sed bildaj silabosignoj, t.e.
>silabosignoj, kiuj (pro historiaj kialoj) aspektas kiel bildoj.

Bedauxrinde, nenio estas simpla en tiu afero :-) Aspektas, ke la 
silabosignoj foje estas uzataj kun unufonema valoro.

Sed pluraj hieroglifoj tamen enhavas idean valoron: temas unue pri la 
determiniloj/klasiloj, sed ne nur. Kelkaj hieroglifoj estas uzeblaj por 
montri tutan vorton (ekz-e la hieroglifo de busxo signifas busxon),... sed 
tio ofte koincidas tute aux parte kun ilia fonetika valoro! Mi dirus, ke la 
egipta skribsistemo estas alte evoluigita formo de rebuso.

Kore,

Marc



Rispondere a