Je 9/1/07, mjb0:

[...]

> Jes. Tial mi volis atentigi Dmitri-on, ke ekzistas problemo. Mi ne
> pretendas gxin konvene solvita en Esperanto, sed mi certas, ke rusaj
> fakuloj ne auxdacas uzi "hieroglyph" en anglalingvo teksto, kiam ili
> parolas pri la cxina skribo.

Estas diversaj aferoj en Esperanto, kiuj ne estas konformaj al
tradicio de la angla aŭ de la rusa aŭ de franca lingvo, kaj kiujn mi
mem esprimus malsame en la angla aŭ en la franca ol en Esperanto.  Tio
do ne estas serioza argumento.

Ruslingve tio estas la plej normala uzo, kaj fake, kaj popole.  Kaj
tio provizas la rusan lingvon je termino, kiu al la okcidentaj lingvoj
ŝajnas tutsimple manki.

(Cetere, jen la retpaĝo de la restoracio:
http://www.ieroglif-cafe.ru/home
:-)

Ŝajnas ke angle aŭ france maleblus nomi restoracion sammaniere, kiel
la novosibirskan "Hieroglifo"n: tia vorto ne ekzistas aŭ ne estas
sufiĉe klara eksterkuntekste.

Mi ne insistas ke termino por la koncepto estu nepre "hieroglifo"
(kvankam ĝi ŝajnas krei malplej da malkoheraĵoj -- certe malpli ol
eble pli internacia, sed interne pli malkonvena "ideogramo"); tamen
dezirindus havi terminon por koncepto kiu ja ekzistas, kaj por kiu
aliaj lingvoj malhavas ion pli bonan.

>> Mi dirus, ke la gxenerala termino estas "ideogramo" (signo
>> prezentanta aux iun "ideon", aux la fonetikan valoron de la
>> prezentata afero),

Tamen tio senigas vin je la termino por la aferoj kiuj estas
proprasencaj prezentoj de ideoj, kiel la ciferaj prezentoj de la
nombroj aŭ grafikaj prezentoj de funkcioj.

>> kaj ke "hieroglifo" estas egipta speco de ideogramoj. Laŭ mi,
>> tio estas misgvida misuzo de la ŝajne klara vorto "ideogramo".

> Kiusence klara? "Gramo da ideo"?

Sammaniere kiel diversaj terminoj kiuj ja rolas en nia kulturo.
Dezirindus ke ankaŭ tiuj terminoj estu laŭeble koheraj.

--
Sergio

Rispondere a