Marc:

 > sed restas, ke paroli pri la hieroglifoj videblaj en cxina
 > gazeto aspektas al mi strange. Mi dirus, ke la gxenerala
 > termino estas "ideogramo" (signo prezentanta aux iun "ideon",
 > aux la fonetikan valoron de la prezentata afero), kaj ke
 > "hieroglifo" estas egipta speco de ideogramoj.

"Ideogramo" estas tre misa termino, char ne temas pri prezentado
de ideoj, sed pri prezentado de _vortoj_ au _morfemoj_ (kiu
siavice prezentas ideojn). Skribo, kiu rekte prezentas ideojn,
apenau ekzistas. Ja ekzistas eksterlingvaj piktogramoj (sur
trafikaj shildoj k.s.). Ili rekte prezentas ideojn. Sed tiam ne
temas pri skribo. Ankau ciferoj estas nomeblaj ideogramoj. Sed la
Chinaj signoj kaj la Egiptaj hieroglifoj ne estas ideogramoj. Ili
estas logogramoj (kaj shajne en iaj okazoj la Egiptaj hieroglifoj
ech estas silabosignoj).

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a