Bertilo:

>Marc:
>
>  > sed restas, ke paroli pri la hieroglifoj videblaj en cxina
>  > gazeto aspektas al mi strange. Mi dirus, ke la gxenerala
>  > termino estas "ideogramo" (signo prezentanta aux iun "ideon",
>  > aux la fonetikan valoron de la prezentata afero), kaj ke
>  > "hieroglifo" estas egipta speco de ideogramoj.
>
>"Ideogramo" estas tre misa termino, char ne temas pri prezentado
>de ideoj, sed pri prezentado de _vortoj_ au _morfemoj_ (kiu
>siavice prezentas ideojn).

Mi tute konsentas, tial la citiloj cxirkaux "ideon" en mia teksto. Ili ne 
prezentas proprasignife ideojn, sed la vorto ideogramo NE signifas "signo 
prezentanta ideon", kvankam tia estas gxia (ekster-Esperanta) etimologio.

>Skribo, kiu rekte prezentas ideojn,
>apenau ekzistas. Ja ekzistas eksterlingvaj piktogramoj (sur
>trafikaj shildoj k.s.). Ili rekte prezentas ideojn. Sed tiam ne
>temas pri skribo. Ankau ciferoj estas nomeblaj ideogramoj. Sed la
>Chinaj signoj kaj la Egiptaj hieroglifoj ne estas ideogramoj. Ili
>estas logogramoj

Bv ne ofendigxi, Bertilo, pro mia opinio, ke la termino "logogramo" estas 
rezulto de bedauxrinda miksajxo de pedanteco kaj ignoro. Oni komencas 
kritikante "ideogramo", ke gxi ne prezentas ideon. Bone, sed ankaux 
"terpomo" ne estas pomo, cxu? Ankaux "palindromo" ne estas vojo. Poste oni 
tute gxuste konstatas, ke prezentado de ideoj per signoj ne estas lingva 
afero. Do oni elpelas "ideogramo" el la lingvoscienca terminologio. Sed plu 
necesas nomi tiujn signojn. Do oni sxangxas "ideo" al io pli akceptebla. 
Kial ne "logo" (vorto)? Kaj jen la nova modo. Intertempe oni forgesas, ke 
"logografo", "logografio" ekzistas de longe kun tute alia signifo (vd la 
grekan "logographeƓ": skribi prelegon por oratoro). Tiu cxi hxaosa evoluo 
estas tipa de la anglalingvaj fakuloj.

>(kaj shajne en iaj okazoj la Egiptaj hieroglifoj
>ech estas silabosignoj).

Pli ol sxajne. Ili cxefe estas fonetikaj signoj unu-, du- aux 
tri-konsonantaj (kaj supozeble ankaux unu-, du aux tri-silabaj). Tute ne 
temas pri morfemoj. Ekz-e en konjugacio la finajxoj estas cxefe montrataj 
per unu aux pluraj hieroglifoj kun pure fonetika signifo (ekz-e "cx" en dua 
persono singulara [unu fonetika signo], "cx.n" en dua persono plurala [du 
fonetikaj signoj plus signo de pluralo]). Por la unua persono singulara 
tamen aperas figuro de sidanta viro (aux virino, aux regxo, aux dio...), 
sed tiu hieroglifo ne signifas ekskluzive "mi": gxi estas uzata kiel 
determinilo cxe la nomoj de homo, aganto ktp.

Kore,

Marc


Rispondere a