Je 8/31/07, mjb0:

> Estas diferencoj, kiujn sxajne neniu el al antauxaj respondintoj menciis:

> * Hieroglifo ja prezentas "figurojn de homo, bestoj, vegetaĵoj,
>   objektoj" en tute _realisma_ maniero. La cxinaj ideogramoj ne plu
>   havas tiun econ.

Mi jam respondis al Bertilo, ke tio estis eco de la hieratika,
monumenta skribo kiu konservis la plej praan formon.  Ankaŭ la ĉinaj
hieroglifoj iam havis tian pli realisman formon -- tutsimple ĝi malpli
bone konserviĝis, supozeble parte pro la malpli firmaj skribmaterialoj,
kaj parte pri malesto de speciala sakrala stilo.

Tamen tiu parada skribaminero estis absolute marĝena kompare kun la
amaso da ordinaraj skribaĵoj, kiuj havis formon "kursivan", kaj neniom
pli realisman ol la skribo ĉina.

Ekz-e nia litero M restas tre simila al la egipta-fenica signo por la
rivero (fenica "mem", egipta "nut"): ĝi prezentas ondojn sur la
akvosurfaco (vd la bidojn en mia artikolo:
http://www.esperanto.org/Ondo/Diverse/Azbukoj/H-iskoni.htm#fenica ).

> * La egipta skribo suficxe diferencas de la cxina per tio, ke gxi
>   estas pli fonetike orientita. Tute ne eblas diri, ke cxiu signo
>   estas morfemo! Unu egipta vorto konsistas el kutime pluraj
>   hieroglifoj, montrantaj la fonetikan strukturon de la vorto (cxiu
>   hieroglifo havas fonetikan valoron de unu, du aux tri konsonantoj:
>   se mi bone memoras, por Ramzeso estas kvar signoj: R`-MS-S-S). Cxe
>   la fino povas aperi plia hieroglifo, kiu funkcias kiel indikilo
>   pri la klaso de la vorto (dio, besto, movo...) Tiu lasta
>   hieroglifo funkcias iom kiel la cxinaj "sxlosiloj" (kiuj ne estas
>   mem ideogramoj, sed partoj de ili). Kompreneble, la fonetika
>   valoro de iu hieroglifo havas pli-malpli proksiman rilaton kun la
>   elparolo de la prezentita "ideo" (objekto, ago).

Unue, tio estas nur diferenco en la grado.

Kaj due, tio certe ne aperas en la koncepto "hieroglifo" -- mi ne
konas difinon kiu indikus tion kiel karakterizan econ de "hieroglifo".

> Aldone mi ne konsentas, ke oni limigu "ideogramo" al la nura
> prezento de "ideo". Ja temas pri termino kaj, kvankam la etimologio
> estas gxenerala gvidilo, gxi ne suficxas for faknivele difini
> terminon. Tial mi ne objxetas, ke oni uzu "hieroglifon" por montri
> signon, kiu ne estas gravurita (-glif) kaj ne partoprenas en ia
> sankta rakonto (hiero-), sed restas, ke paroli pri la hieroglifoj
> videblaj en cxina gazeto aspektas al mi strange.

Do, francismo :)
Tio estas la sola eblo nomi la aferon en la rusa.

> Mi dirus, ke la gxenerala termino estas "ideogramo" (signo
> prezentanta aux iun "ideon", aux la fonetikan valoron de la
> prezentata afero), kaj ke "hieroglifo" estas egipta speco de
> ideogramoj.

Laŭ mi, tio estas misgvida misuzo de la ŝajne klara vorto
"ideogramo".

--
Sergio

Rispondere a