Marc:

> Bertilo:

>> Skribo, kiu rekte prezentas ideojn,
>> apenau ekzistas. Ja ekzistas eksterlingvaj piktogramoj (sur
>> trafikaj shildoj k.s.). Ili rekte prezentas ideojn. Sed tiam ne
>> temas pri skribo. Ankau ciferoj estas nomeblaj ideogramoj. Sed la
>> Chinaj signoj kaj la Egiptaj hieroglifoj ne estas ideogramoj. Ili
>> estas logogramoj

> Bv ne ofendigxi

Neniel mi ofendighas.

>, Bertilo, pro mia opinio, ke la termino "logogramo" estas 
> rezulto de bedauxrinda miksajxo de pedanteco kaj ignoro. Oni komencas 
> kritikante "ideogramo", ke gxi ne prezentas ideon. Bone, sed ankaux 
> "terpomo" ne estas pomo, cxu? Ankaux "palindromo" ne estas vojo.

Kompreneble oni povas redifini "ideogramo" tiel, ke ghi signifu "signo,
kiu reprezentas vorton". Sed tiam ni perdas vorton por "signo, kiu
reprezentas ideon". Ja ambau specoj de signoj ekzistas. Sed, se
reteni la difinon, ke temas pri ideoj, tiam vera ideograma _skribo_
(tuta skribosistemo lingva, kiu konsistas tute au plejparte el
ideogramoj = ideografiajhoj) ne ekzistas.

> Poste oni 
> tute gxuste konstatas, ke prezentado de ideoj per signoj ne estas lingva 
> afero. Do oni elpelas "ideogramo" el la lingvoscienca terminologio. Sed plu 
> necesas nomi tiujn signojn. Do oni sxangxas "ideo" al io pli akceptebla. 
> Kial ne "logo" (vorto)? Kaj jen la nova modo. Intertempe oni forgesas, ke 
> "logografo", "logografio" ekzistas de longe kun tute alia signifo (vd la 
> grekan "logographeƓ": skribi prelegon por oratoro). Tiu cxi hxaosa evoluo 
> estas tipa de la anglalingvaj fakuloj.

Bone. Tial mi preferas "morfema skribo". Sed mi provizore enkondukis la
terminon "logogramo" por testi, kian aprobon au malaprobon ghi renkontos
chi tie.

>> (kaj shajne en iaj okazoj la Egiptaj hieroglifoj
>> ech estas silabosignoj).

> Pli ol sxajne. Ili cxefe estas fonetikaj signoj unu-, du- aux 
> tri-konsonantaj (kaj supozeble ankaux unu-, du aux tri-silabaj). Tute ne 
> temas pri morfemoj.

Prave. Do, la (Egiptaj) hieroglifoj estas nek ideogramoj (idesignoj),
nek logogramoj (morfemsignoj), sed bildaj silabosignoj, t.e.
silabosignoj, kiuj (pro historiaj kialoj) aspektas kiel bildoj.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a