Je 11/3/07, Bernhard: [...]
> Ne, Vilhelmo, nek en Esperanto, nek en la germana temas pri > finunanco kaj pakto certe ne estas limigita al militaj aux defendaj > aferoj. La distinga kriterio estas, ke pakto fiksas la **bazajn > rilatojn** inter la kontraktantoj (en la germana > Grundlagenvertrag). Gxi povas servi kiel referencajxo por postaj > interkonsentoj pri pliaj detaloj de la rilatoj. Lapenna (malklare) > alludas tion en sia PIV-difino 2: "2 JUR *Aparte grava* intersxtata > kontrakto: Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj." Same difinas la terminon la vortaroj rusaj: "Aparte grava interregna kontrakto". > Tial la tuta diskuto pri iu subtila negativa konotacio de Varsovia > Pakto estas senbaza. La aserto pri la faka signifo de termino ne pruvas, ke ĵurnalistoj ne uzas ĝin siamaniere. Mi opinias sufiĉe probabla, ke ili efektive elektis la vorton "pakto" por nigrigi. Ial oni ne parolas pri "la Nord-Atlantika Pakto". Simile okazis pri la vorto "reĝimo". Formale ĝi estas neŭtrala. Oni povas paroli pri "parlamenta reĝimo" [PIV2], "diktatora reĝimo" [PIV2], "(mal)demokrata reĝimo" ktp; sed en iu momento la anglalingvaj ĵurnalistoj atribuis al ĝi fi-nuancon, kaj tio konsiderinde disvastiĝis. > Tial la "pakto kun la diablo" estas la plej baza kontrakto de homo > kun la diablo, nome superhomaj kapabloj kontraux la animo. Tial la "pakto kun la diablo" estas meĥanika paŭsaĵo de nacilingva dirmaniero, kiu estas evitinda en la Lingvo Internacia. Ne temas pri grava kontrakto interregna. > Tial la pakto inter rabistoj / friponoj estas la baza kontrakto > inter ili pri distribuo de taskoj (kaj predo) dum lauxeble > longperioda komuna agado. Tial la pakto inter akciuloj difinas la > gxeneralan ekonomian celon (ekz-e konstrui iun fervojan linion), la > organizan kadron, la procedurojn atingi decidojn ktp., dum iuj > postaj decidoj sur la bazo kaj en la kadro de tiu fundamenta > kontrakto ne plu estas "pakto". Pruvu ke tiaj signifoj ekzistas en Esperanto. Ili tutcerte ne estas kompreneblaj por la esperantistoj ruslandaj. > Tial la "pakto kun la vivo" estas la plej baza reciproke sin deviga > decido, sur kiu la viv-maniero estas konstruota. > Tial la Pakto Ribbentrop-Molotov aŭ Pakto Hitler-Stalin > http://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_Ribbentrop-Molotov (Пакт > Молотова -- Риббентропа, Hitler-Stalin-Pakt) estis "pakto", cxar > gxi fiksis la bazajn rilatojn inter Sovetunio kaj la Germana Regno > (kaj ne iujn detalojn pri la posxt-servoj inter ambaux sxtatoj). Ĝi ne fiksis bazajn rilatojn. Ĝi temis pri specifaj aferoj: neagreso kaj ekonomiaj interrilatoj. Almenaŭ ruslingve ĝia oficiala nomo ne entenas la terminon "pakto", kvankam germane ĝi ŝajne enestis (Deutsch-sowjetischer Nichtangriffspakt). Krome, estis sekreta protokolo pri dispartigo de influzonoj -- sed ĉi tiu estis aparta dokumento, kaj ĝi estis grava -- tamen ĝuste ĝi eĉ germane ne havas la nomon "pakto". Kp ankaŭ "Deutsch-polnischen Nichtangriffspakts von 1934". > Jen mia provo difini gxin: > pakt/o (lat. pactus: kontrakto, interkonsento, de pangere: enbati, > fiksi, kp. pax > paco. Unua trovo en Ea vortaro: Wüster EV cx. 1930, > manuskripta parto) > 1. JUR Kontrakto de internacia juro inter du aux pluraj sxtatoj, > fiksanta aparte gravajn kaj fundamentajn aspektojn de iliaj juraj > aux politikaj rilatoj, ofte kun proceduraj reguloj pri paca solvo de > disputoj: Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj (UN > 1966), Pakto Ribbentrop-Molotov (1939), Ne konvenas ilustri juran signifon per propaganda ĵurnalisma kliŝo: ĉi tio ne estas ĝia oficiala nomo, kaj krome la fremdlingva vortokombino "Pakto Ribbentrop-Molotov (1939)" ne estas gramatike analizebla en Esperanto. [...] > 2. JUR Alianco bazita sur tia intersxtata kontrakto, precipe pri komuna > militara aux defenda politiko: Varsovia Pakto (1955-1991). Kp. ligo Mi negas ekziston de tia signifo en Esperanto. > 3. JUR (malofte) Simila baza kontrakto inter partioj de civila juro > pri longdauxra kunagado: pakto inter akciuloj (por difini ekonomian > celon kaj la fundamentajn procedurajn regulojn). Kp. statuto, > konstitucio. Mi negas ekziston de ĉi tiu kaj la postaj signifoj en Esperanto. Oni ofte riproĉis al la PIV-oj, ke ili senkritike tradukas "Le Petit Larousse", trudante al Esperanto apartaĵojn de la francaj vortoj kies etimologio aŭ formo similas al la koncerna vorto esperanta. Ŝajnas ke Bernhard posedas sian Roberteton, kaj pretas trudi al Esperanto ĉion kion ĝi entenas. -- Sergio
