From: Harri Laine Sent: Friday, November 09, 2007 2:31 PM Harri kirjoitti:
Kaj vi mem evidente do volas rakonti al la parolantoj de tiuj lingvoj, ke ili parolas bonan lingvon regulan kaj racian, se ili intuicie sekvas la modelon de siaj naciaj lingvoj? Cxu vi iel limigas tiun lingvan rondon familian? Cxu aliaj ol la menciitaj lingvoj rajtas arogi al si la privilegion? ------------------------------------------------------------ La respondon, Harri, vi trovas en la unua parto de la 15a regulo de la F-to. // http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/ 15. Sogenannte Fremdwörter, d.h. solche Wörter, welche die Mehrheit der Sprachen aus einer und derselben fremden Quelle entlehnt hat, werden in der internationalen Sprache unverändert gebraucht, indem sie nur die internationale Orthographie annehmen; Laux gxi "pakto" sendube estas "t.n. fremdvorto ...", dum "sopimuso" certe ne (sauxno kontrauxe certe jes). -------------------------------------------------------------------- Harri: Vi trovis interesan ekzemplon. **Bernhard: Jxeromo trovis gxin kaj uzis gxin en sia difino.** Laux mi, nepre la plej trafa vorto por cxi tiu "pakto" estas "interkonsento", eble ecx pli simple "konsento". **Bernhard: Eo ne solvos la kaoson de la mondo. Jam suficxas, se gxi faciligas interkomprenon inter diverslingvaj homoj. Kaj multaj homoj - pelitaj de la naci-lingvaj kutimoj - spontanee kaj intuicie ekhavos la ideon uzi "pakto". Tial ili trovu informon pri gxi en ReVo. Cxiuj aliaj konsideroj aux estas eksterlingvaj aux stilaj.** Kiitos Bernhard
